Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 mai 2020 6 16 /05 /mai /2020 21:28

16/05/2020

Sabaton, pluraj miloj da manifestaciantoj estis atenditaj. Kolektiĝo de ekstremismaj aktivuloj, defendantoj de la libereco, opoziciantoj al la vakcinoj, eĉ antisemitoj, ili protestas kontraŭ la striktigoj, al kiuj ili plu estas submetitaj post la trudizoliĝo.

Germanio, kaj Angela Merkel ĉe la unua rango, pli kaj pli atentas pri la «Kronvirusaj manifestacioj», kiuj denove kolektos sabaton 16an de majo en la tuta lando ultra-maldekstrajn aktivulojn, etnismajn dekstrulojn, aŭ komplotistojn, kiuj kontraŭas pluajn restriktojn.

Sen atendi la komenciĝon de la kolektiĝoj, protestantoj deponis imititan tombo-ŝtonon antaŭ la balot-sidejo de la germana kancelierino.      

Pluraj miloj da personoj ŝajne manifestacios denove en Berlino, Ŝtutgarto – kie 5 000 personoj kolektiĝis pasintan semajnfinon - , Munkeno aŭ en kelkaj urboj de la eks-GDR. Tiaj grandaj kolektiĝoj estas principe malpermesitaj, sed la municipoj permesis ilin sub kondiĉoj, kaj en forta ĉeestado de policistoj.

Ili protestas kontraŭ la surhavo de maskoj, aŭ la striktigoj kontraŭ moviĝo, kiuj plu restas post la trudizoliĝo-fino. Kelkaj eĉ postulas la rajtojn esti infektitaj. La fenomeno ne estas marĝena. Unu Germano el kvar montras ian komprenemon pri tiuj manifestacioj, laŭ opinisondo de la germana instituto Civey.       

 

Perfortoj kaj antisemitismo 

La sloganoj kiel «Ni estas la popolo!» aŭ «Liberecon! Liberecon!» referencas al la manifestacioj, kiuj antaŭis la falon de la berlina muro, en 1989. Aliaj devenas de pli freŝdataj ksenofobiaj movadoj. Ili postulas, ke «Merkel foriru!» aŭ denuncas la «mensogan amaskomunikilaron». Ili estas subtenataj de la ekstremdekstra partio "Alternativo por Germanio" (AfD), kiu esperas profiti tiujn mobilizadojn.     

Perfortoj jam okazis dum tiuj manifestacioj. La 1a de majo en Berlino, skipo de la televidkanalo ZSF estis perforte atakita de deko da personoj proksimaj, laŭ la polico, de ultra-maldekstruloj. En Pirma, en Saksio, policisto estis vundita marĝene de manifestacio.

Antaŭ la estroj de sia partio, la kancelierino mem juĝis tiujn marŝadojn «alarmaj», kaj akuzis Rusion, ke ĝi disvastigas misinformojn, kiuj sekve nutradas la movadon, laŭ la populara ĵurnalo Bild.

La skipo de S-ino Merkel ne malkaŝas sian maltrankviliĝon fronte al «alta nivelo de agresemo» dum tiuj manifestacioj, laŭ la terminoj de la porparolanto de la registaro, Steffen Seibert. Krom la perfortoj kontraŭ la policistoj kaj ĵurnalistoj, antisemitismaj mesaĝoj estis viditaj ekde la unuaj manifestacioj en Berlino. Tiuj mesaĝoj akuzis Rockefeller kaj Rothschild, ke ili «elpensi la kronviruson», aŭ komparis  maskon al juda flava stelo. 

 

Komplotismaj teorioj 

Tiuj mobilizadoj ŝajne surprizis la aŭtoritatojn, des pli ke ili intensiĝas ĝuste en la momento, kiam Germanio komencas signifan haltigon de la striktigoj. Ĝia bilanco estas ĝis hodiaŭ malpli katastrofa ol en ties eŭropaj najbaroj.

En la politikularo, tiuj «kronvirusaj manifestacioj» vekas la memoron de la germana islamofobia movado Pegida. Ekde la fino de la jaro 2014 en Dresdeno, ĉiusemajnaj marŝadoj kolektis ĉirkaŭ centojn da personoj. La homamaso multnombriĝis semajnon post semajno, kiam S-ino Merkel decidis malfermi la landlimon al la irakaj kaj siriaj rifuĝintoj. Tiuj marŝadoj ebligis kreskadon de la AfD, kiu faris sian unuan eniron en la Federacian Parlamenton en 2017. 

La alia komponanto de tiu movado estas la sukceso de la komplotismaj teorioj kun senkontestebla altiĝo de konspiraj grupoj en "Telegram" aŭ "Jutubo". En tiuj medioj, la kontraŭvakcinaj tezoj vastiĝas, kaj ankaŭ la timoj ligitaj al la disvolviĝo de la 5G.

neniammilitointerni - dans Kronviruso
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }