31/05/2020
Pluraj miloj da sendokumentuloj kaj iliaj subtenantoj manifestaciis sabaton en Parizo, malgraŭ la malpermeso de la polica prefektejo (PP), por postuli «regularigon» de la sendokumentuloj, kiuj laŭ la organizantoj, «plej suferis pro la sanitara krizo».
Alvoke de 195 organizaĵoj, la manifestacio – kiu kolektis 5 500 personojn laŭ la polica prefektejo – ekiris de la placoj de la Opero kaj de la Madeleine komence de la posttagmezo, antaŭ ol atingi trankvile la placon de la Respubliko, kie partoprenintoj estis disigitaj de la polico fine de la tago.
La policistoj provis, uzante larmigajn gasojn, malhelpi la ekiron de la manifestacio, kiu ne estis permesita de la PP, argumentante pri la «sanitaraj riskoj», ĉar temis pri pli ol 10-persona kolektiĝo. Laŭ la PP, 92 personoj estis arestitaj.
«Ni estas ĉi tie por videbligi la nevideblulojn, la sendokumentulojn, kiuj plej suferas de tiu sanitara krizo, ĉar ili vivas en troloĝataj dormejoj, en kiuj la interpersona distancigo, la higieno ne koincidas kun la sanitaraj reguloj por lukti kontraŭ la kronviruso», eksplikis per telefono Benoit Clément, aktivulo ĉe Solidaires Parizo.
«Koncerne tiujn populaciojn, la sanitara krizo fariĝas vere sanitara bombo. Ili estas sen rajtoj, sen mongajnoj kaj sen espero ricevi la monkompensojn proponitajn de la Ŝtato. Por ili, senpaga alirebleco al kuracado ne ekzistas, kaj ili havas neniun alian eblecon por vivteni sin ol serĉi aliajn vivrimedojn», denuncis en komuna komunikaĵo tiuj organizaĵoj, kiuj alvokas al nova manifestacio la 20an de junio.
Video en la franca
https://www.youtube.com/watch?v=jYp1Gl3fAxU&feature=emb_logo
en la germana
https://www.youtube.com/watch?time_continue=21&v=Z4tu60KGbUE&feature=emb_logo
en la itala
https://www.youtube.com/watch?v=CPLTTZusRsE&feature=emb_logo
en la Hispana
https://www.youtube.com/watch?v=8-NNbkVTMLA&feature=emb_logo
en la greka
https://www.youtube.com/watch?v=iF1S7laSqiY&feature=emb_logo
