Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 mai 2020 3 20 /05 /mai /2020 21:03

20/05/2020

Post la forlasita projekto de la Ora Monto en Franca Gviano, nova projekto de ekspluatado de oro naskiĝos tridek kilometrojn for de tie. La projekto Espérance (Espero) de subĉiela orminejo je industria dimensio troviĝas en regiono de escepta biodiverseco, situanta je kvar horoj da pirogo de Saint-Laurent-du-Maroni.

Truo 1,5 kilometrojn larĝa kaj 300 metrojn profunda meze de la amazonia arbaro : la projekto tute similas la «Oran monton». La iniciantoj de la projekto, la usona giganto "Newmont Mining" kaj ties surloka partnero, la "Minkompanio de Espero" promesas la kreadon de almenaŭ 220 rektaj laborpostenoj kaj sama nombro de nerektaj laborpostenoj. Fine de aprilo, la departementa komisiono de la minoj permesis tiun grandegan projekton.

Sed la opoziciantoj stariĝas. En liberesprima artikolo publikigita en la franca ĵurnalo Libération, kolektivo de NROj postulas «tujan haltigon de la projekto Espero, kaj moratorion pri la industria minekspluatado en Franca Gviano».                

«Tiu modelo, skribas la opoziciantoj, estas tiu de la rapida monprofito, de la varigado de la vivo». Ili memorigas, ke la Covid-19 estas rekte ligita al la detruado de la biodiverseco kaj de la loĝlokoj de la sovaĝaj specioj fare de la aktivecoj en la evolulandoj. Kaj ili substrekas, ke 360 000 hektaroj da praarbaro estas minacitaj de la minindustrio, se nenia haltigo estas decidita en Gviano.

La "Minkompanio Espero" certigas siaflanke, ke ĝi engaĝiĝas por regi la efikojn de sia aktiveco kontraŭ la medio. Sed ĝuste, ĝiaj administrantoj estas persekutitaj fare de la prokurorejo de Kajeno pro media poluado.      

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }