Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 mai 2020 2 05 /05 /mai /2020 15:07

05/05/2020

En Kairo, juna video-reĝisoro ĵus mortis en malliberejo. Tamen, de pluraj monatoj, liaj proksimuloj alarmis pri lia sanstato.

Chadi Habache estis 24-jara. Li estis enfermita de antaŭ du jaroj en la prizono Tora, en Kairo. Lia krimo: la realigo de muzikvideo, kiu mokis la prezidenton Sisi, kantita de alia juna Egiptano, kiu sukcesis rifuĝi en Svedion. Tiu kanto enretigita en marto 2018 nomiĝas "Balaha", kaj disfamiĝis en la sociaj retoj. "Balaha", estas la nomo de rolulo en fama egipta filmo, kiu estas ĝisosta mensogulo. En la lando, ĉiuj komprenas, ke temas pri la kromnomo de la prezidento Sisi, kiu regas de la jaro 2014. La  videaĵo estis cenzurita, sed tamen estis spektita kvin milionojn da fojoj en Jutubo. Chadi Habache estis arestita, kondamnita pro aparteno al kontraŭleĝa organizaĵo, kaj diskonigo de falsaj novaĵoj.              

 

Enkarcerigita, malsana, kaj sen kuracado 

Chadi Habache malsaniĝis pasintan aŭtunon, sed la potenco rifuzis al li helpon de kuracistoj. Hodiaŭ neniu scias precize, pro kio li mortis. Li alarmis ekde pasinta novembro, en mesaĝo adresita al defendantoj de la homaj rajtoj: «Mi bezonas vian subtenon por ne morti, mi forpasas lante», li skribis. La NROj petis viziti la junan malliberulon, kaj postulis lian rapidan liberigon. La aŭtoritatoj rifuzis. La kazo de Chadi Habache malkaŝas la metodojn uzatajn en Egiptio regata de Sisi: la organizaĵo "Human Rights Watch" nombras ĝis 60 000 politikaj enkarcerigitoj de post 2014.

La pandemio pligravigis la situacion: la pun-aŭtoritatoj malpermesis la vizitojn ĉe la interparolejoj, kio izolas la kaptitojn. Plie, la aktivecoj de la tribunaloj estis reduktitaj por eviti la riskon de kontaĝo en la jam troloĝataj malliberejoj.

De pluraj tagoj, la kun-malliberuloj de Chadi Habache hurlis al la provosoj, ke ili konduku lin al la malsanulejo. Li fine estis elĉeligita, kaj mallonge hospitaligita. Li estis rekondukita al la prizono vendredon vespere, kaj mortis dum la nokto.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }