17/05/2020
Miloj da personoj protestis en Sarajevo kontraŭ meso, omaĝe al la faŝismaj ustaŝoj de la dua mondmilito. Kviete, la manifestaciantoj defiis la malpermeson de la polico.
Pasintan sabaton, kun kontraŭvirusaj maskoj sur la nazo, la protestantoj svingis flagrubandojn kontraŭ faŝismo sur la stratoj de Sarajevo, ĉefurbo de Bosnio kaj Hercegovino.
Apud ili, terura afiŝo reprezentis dekduon da pendumitoj, blanke-nigre fotitaj en 1945 (Bildo ĉi-sube). Iliaj ekzekutistoj estis la faŝismaj ustaŝoj, aliancanoj de Adolf Hitler, kiujn meso provis rehonorigi la 16an de majo en la katedralo de Sarajevo, kelkajn centojn da metroj for de tie.
La kroata naciisma dekstro honorigas la ustaŝojn
Dum la nazia ekforfuĝo, miloj da ustaŝoj estis ekzekutitaj en la vilaĝo Bleiburg, ĉe la aŭstria landlimo. Sed laŭ la naciisma registaro, kiu hodiaŭ regas en Kroatio, la masakro de Bleiburg estas ĉefe komunisma krimo. Andrej Plenkovic, la konservativa Ĉefministro, praktikas neadismon, kaj eĉ honorigis tiujn tre apartajn viktimojn dum ceremonio, kiu okazis vendredon 15an de majo.
Sed por la unua fojo, la memorfestado atingis la katedralon de Sarajevo. Nur 20 fideluloj partoprenis – inter kiuj tamen la ambasadoro de Kroatio – sed la ceremonio estis elsendita fare de la kroataj televidkanaloj.
Tion ne toleris la loĝantoj de Sarajevo, kiu blokis la urbo-centron. Laŭ la manifestaciantoj, la kroata dekstro utiligas la memoraĵon de la ustaŝoj por sia kampanjo, ĉar balotoj okazos baldaŭ en Kroatio.
«Morton al faŝismo, liberecon por la popolo», skandis la homamaso, kelkajn metrojn for de la pordoj de la katedralo de Sarajevo.