Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 mai 2020 2 26 /05 /mai /2020 14:39

26/05/2020

Mikalaj Valadzko estis provizore maldungita de sia laborposteno dum projekto de elfosado de putoj en Belorusio, post fondo de surloka sindikato, kiu celas defendon de la laboristaj rajtoj. La laboro estas plenuminta de la germana societo Redpath Deilmann, kiu apartenas al la kanada societo Redpath Mining. De post 2019, la dungitoj petas ateston de konformeco fare de la laborinspektado por atribui al la sub-grundaj laboristoj avantaĝojn kaj kromajn garantiojn. Por defendi siajn rajtojn, la laboristoj fondis surlokan sindikaton kun la subteno de la belorusia sendependa sindikato (BITU).    

La entrepreno reagis per reprezalioj, kaj ne renovigis la laborkontrakton de Mikalaj. Specialisto alte kvalifikita, li plu estas sen laboro de post la 31a de marto, meze de pandemio de COVID-19. Subtenu la peton de la BITU kaj de IndustriALL por renovigo de la laborkontrakto de la sindikatano Mikalaj Valadzko, akiri garantion de konformeco de la laborlokoj ĉe Redpath Deilmann kaj aplikadon de ĉiuj aranĝoj pri sekureco dum la laboro, konforme kun la belorusia leĝaro.  

Retmesaĝo:

Mi eksciis, ke via entrepreno ne renovigis la laborkontrakton de la sindikata aktivulo Mikalaj Valadzko, post kiam li fondis sindikaton. Mikalaj laboris en la projekto de elfosado de putoj por la potas-societo Slavkali, kiun via entrepreno plenumas en Belorusio. Mikalaj, specialisto alte kvalifikita, estas sen laboro kaj sen vivtenado de post la 31a de marto, meze de la pandemio COVID-19.

Mikalaj kaj aliaj laboristoj provis respektigi siajn rajtojn al sekurecaj laborkondiĉoj, fondante surlokan sindikaton, kun la subteno de la belorusia sendependa sindikato (BITU), aliĝinta al IndustriALL Global Union. 

Ĝis nun, via entrepreno ignoris ilian rajton al sekureca laboro, rifuzante agnoski la rezultojn pri garantio de konformeco de la laborlokoj. La BITU ĉiam proponis konduki socian dialogon kun via filio en Belorusio, en la interesoj de la dunganto kaj de ĉiuj laboristoj.  

Tamen, Redpath Deilmann aplikas el selektema maniero la belorusiajn kaj germanajn normojn avantaĝe al la dunganto kaj malavantaĝe al la dungitoj. Tiu sinteno de multnacia entrepreno estas netolerebla kaj ne respektas la naciajn kaj internaciajn normojn de la Internacia Organizaĵo de Laboro kaj la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo. Mi petas de vi, rekonsideri tuj vian decidon kaj renovigi la laborkontrakton de Mikalaj Valadzko.

Mi ankaŭ petas de vi, ke vi garantiu la konformecon de ĉiuj laborlokoj, kaj apliku ĉiujn sekurecajn aranĝojn postulatajn de la nacia leĝaro. Mi senpacience atendas vian jesan kaj rapidan respondon.     

Partenerece kun IndustriALL kaj la belorusia sendependa sindikato de la ministoj, kemiaj laboristoj, petrolrafinistoj, energio, transportoj, konstruado kaj aliaj laboristoj. Tiu sendependa sindikato luktas por la laboristaj rajtoj en aŭtoritata Belorusio. IndustriALL reprezentas 50 milionojn da laboristoj en 140 landoj en la mina, energia kaj manufaktura sektoroj. Ĝi estas forto de monda solidareco, kiu luktas por pli bonaj laborkondiĉoj kaj sindikataj rajtoj en la tuta mondo.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }