Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 mai 2020 2 12 /05 /mai /2020 21:31

12/05/2020

Tiu kontraŭreĝima kolektiĝo estis la unua tia amplekso de post la interrompo de la movado "Hirako". La manifestaciantoj surhavis protekt-maskojn.

La 10an de majo 2020 proksime de Tizi Uzu (nord-oriente de Alĝerio) manifestacio okazis malgraŭ la pandemio de Covid-19. Laŭ bildoj diskonigitaj en la sociaj retoj, ĝi denuncis la kunvokon de junaj aktivuloj de la popola protest-movado "Hirako", fare de la polico. Tiu kontraŭreĝima kolektiĝo estis la unua tia amplekso, kiu okazas kaj estas disvastigita de post la interrompo de la movado "Hirako", kiu skuis la landon dum jaro. De meze de marto, ĉia kolektiĝo, jen politika, jen religia, kultura aŭ sporta, estas malpermesita, kaŭze de la sanitara krizo.

Bildoj diskonigitaj en la sociaj retoj, montras kelkajn centojn da personoj, kiuj defiladas en la kampara komunumo Tizi Ghenif, apud Tizi Uzu, oriente de Alĝero.

 

Timigo 

Mohamed Cherif Fahem, la loka deputito de la "Kolektiĝo por la kulturo kaj demokratio" (KKD, opozicio), kiu partoprenis la mobilizadon, skribis sen aliaj detaloj, en lia fejsbuk-paĝo, ke temas pri «kolektiĝo subtene al la kvin junaj aktivuloj kunvokitaj de la policejo».

La manifestaciantoj kantis la kutimajn sloganojn de la "Hirako", «Civila ŝtato, ne milita ŝtato», «Alĝerio libera kaj demokratia». Multaj surhavis protek-maskojn kontraŭ la viruso. «La potenco misuzas la krizon por timigi la homojn kaj kunvoki la aktivulojn en la espero likvidi la "Hirakon". La potenco pensas pri sia postvivo kaj ne pri la postvivo de la alĝerianoj», deklaris la opozicia deputito en video vaste diskonigita en la sociaj retoj.

 

Represio 

De post la komenciĝo de la epidemio komence de marto, kaj la devigita halto de la manifestacioj de la "Hirako", civitanoj kaj organizaĵoj pri defendo de la homaj rajtoj denuncas la represion, kiu falas sur la politikaj opoziciuloj, kaj tio malgraŭ la sanitaraj riskoj: ĵurnalistoj kaj sendependaj mediatoj, sed ankaŭ junaj blogistoj, kiuj enretigas siajn opiniojn en Fejsbuko, .    

Akram Belkaïd, kronikisto ĉe la "Ĵurnalo de Orano", skribis: 

«Tio estas la reveno de la drasta ordo, ĝi estas la sama, kiu en la 1970-aj jaroj, devigis ĉiujn ge-alĝerianojn silentigi kaj obei»  

Alĝerio oficiale registris ĝis hodiaŭ pli ol 5 723 kazojn da infektoj kaj 502 mortintojn pro la Covid-19.  

Karima Direche, historiistino, skribis:

«La pandemio estas bona fortuno por la reganta potenco, kiu profitas pri provoka bonŝanco. La periodo de trudizoliĝo ebligas policon kaj justicon turmentadi la popolon».

La potenco tamen estas malfortigita ne nur pro la protestado, la "Hirako", sed ankaŭ pro la prez-malaltiĝo de la hidrokarbidoj, kiu minacas Alĝerion de grava ekonomia krizo, ĉar ĝi estas ege dependanta de la petrola rento.  

14/04/2019

Alĝerio: malgraŭ anonco pri baloto en julio, la stratoj plu estas mobilizataj kontraŭ la reĝimo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/04/algerio-malgrau-anonco-pri-baloto-en-julio-la-stratoj-plu-estas-mobilizataj-kontrau-la-regimo.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo Kronviruso
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }