Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 avril 2020 3 01 /04 /avril /2020 16:21
Foto: AFP

01/03/2020

Bildo: "TRAKTADU VIAJN DUNGITOJN, SAME KIEL VIAJN KLIENTOJN" - Stop la disvastiĝon! Restadu hejme!

La salajruloj de la usonaj vendo-platformoj Amazon kaj Instacart ekstrikis lundon, meze de trudizoliĝo en Nov-Jorko kaj San-Francisko. Ili akuzas siajn dungantojn, ke ili ne sufiĉe protektas ilin fronte al la nova kronviruso.

Pluraj dekoj da salajruloj de la nov-jorka stokejo de Amazon en Staten-Insulo, sude de Manhatano, ĉesigis la laboron lundon tagmeze.

Ili kolektiĝis antaŭ la stokejo Amazon, kelkaj kun masko aŭ fulardo antaŭ la buŝo, dise sur la parkejo, malproksime unu de la aliaj, pro respekto de la interpersona distancigo.

Sub griza ĉielo, ili svingis siajn afiŝtabulojn: «Nia sano estas esenca», «Traktadu viajn dungitojn same kiel viajn klientojn».

Aŭ: «Estas malfacile fermi entreprenon dum 3 aŭ 4 semajnoj. Sed estas eĉ pli malfacile fermi por ĉiam la ĉerkon de persono, kiun ni amas! RESTADU HEJME».     

Dum la regiono, kiu fariĝis la epicentro de la epidemio en Usono, la homoj estas petitaj trudizoliĝi. Tiuj laboristoj riproĉas la usonan giganton, ke ĝi ne adoptis la necesajn aranĝojn por protekti ilin.

«Personoj malsanaj laboras en tiu konstruaĵo kaj transdonas la viruson al centoj da aliaj», indikis tviterkonto, nomita @Shut_downAmazon, ĵus kreita.  

«Tiuj akuzoj estas senbazaj», reagis Amazon en komunikaĵo. 

«Ni prenis ekstremajn aranĝojn por garantii la sekurecon de la personoj, plenumante purigon trioble pli ofte ol kutime, aĉetante sekurecajn ekipaĵojn, kaj modifante la procedurojn cele al respekto de la sekurecaj distancoj», asertas la entrepreno.

La salajruloj de la ĉeno de magazenoj Whole Foods, kiu apartenas al Amazon, alvokis al striko mardon. Ankaŭ ili postulas pli sekurecajn aranĝojn, kaj pli altajn laborpagojn.    

Siaflanke, aĉetantoj-liverantoj de la platformo Instacart, kiu ebligas mendi aĉetaĵojn perrete, ankaŭ ĉesigis la laboron pasintan lundon. Ili postulas pli da sekureco kaj pli bonajn financajn kondiĉojn.

Ili ĉesigos la laboron, ĝis kiam «ĉiuj iliaj petoj estos kontentigitaj», indikis la porparolantino de la grupo Gig Workers.

«Ne temas nur pri ni, ni volas ankaŭ protekti la klientojn. La laboristoj koleras, ke Instacart ne faras eĉ la minimumon dum tiu mortiga pandemio», ŝi aldonis.

Lundon, la malsano Covid-19 trafis en Usono preskaŭ 157 000 personojn, kaj okazigis pli ol 2 880 mortintojn, laŭ la universitato Johns Hopkins, kies kalkulo estas referenco.       

17/03/2020

COVID-19: Kion faras kaj diras la sindikatoj de la tuta mondo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/03/covid-19-kion-faras-kaj-diras-la-sindikatoj-de-la-tuta-mondo.html

Dum la nova kronviruso disvastiĝas tra la tuta mondo, la laboristoj kalkulas pri siaj sindikatoj por subteni kaj defendi ilin.

Gravas pro tio, ke la sindikatanoj povu trovi en Interreto fidindajn kaj precizajn informojn pri tio, kion diras kaj faras la sindikatoj fronte al la pandemio, konata sub la nomo COVID-19.

Ekde hodiaŭ, LabourStart prezentos specialajn paĝojn en ĉiuj niaj lingvoj kun novaĵoj pri la sindikatoj kaj la pandemio:

https://www.labourstart.org/covid-19.php?langcode=eo     

Bonvolu disvastigi tiujn informojn en via sindikato.

Se via sindikato publikigas informojn pri la kronviruso, bonvolu enskribiĝi kiel memvola korespondanto de LabourStart, cele al divido de tiuj informoj kun aliaj:

https://www.labourstart.org/pico/?en/newcorrespondent

Dankon

Labourstart

 

26/03/2020

Kronviruso: la hispanaj kuracistoj akuzas la registaron pri neglekto

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/03/kronviruso-la-hispanaj-kuracistoj-akuzas-la-registaron-pri-neglekto.html

24/03/2020

Kronviruso: italaj sindikatoj en metalindustrio alvokas al striko

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/03/kronviruso-italaj-sindikatoj-en-metalindustrio-alvokas-al-striko.html

21/03/2020

Kronvirusa pandemio: la liveristoj de la platformoj Uber aŭ Deliveroo estas kiel «foroferitaj soldatoj»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/03/kronvirusa-pandemio-la-liveristoj-de-la-platformoj-uber-au-deliveroo-estas-kiel-foroferitaj-soldatoj.html

18/03/2020

Francio: suspekto de Covid-19, rajto al labor-interrompo kaj strikoj, la situacio streĉiĝas ĉe Amazon kaj La Redoute

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/03/francio-suspekto-de-covid-19-rajto-al-labor-interrompo-kaj-strikoj-la-situacio-strecigas-ce-amazon-kaj-la-redoute.html

14/03/2020     

Kronviruso: strikoj en Italio por garantii la protektadon de la salajruloj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/03/kronviruso-strikoj-en-italio-por-garantii-la-protektadon-de-la-salajruloj.html

neniammilitointerni - dans Kronviruso
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }