Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 avril 2020 1 06 /04 /avril /2020 20:57

06/04/2020

Sabaton 4an de aprilo, arbara incendio, kiu okazis apud Ĉernobilo kaŭzis gravan altiĝon de radioaktiveco en la ekskluda zono, kiu ĉirkaŭas la nuklean centralon.

La nivelo de radioaktiveco estas 16-oble supera al la norma. Pro arbara incendio, kiu komenciĝis sabaton 4an de aprilo, Ukrainio signalis dimanĉon altan altiĝon de radioaktiveco en la ekskluda zono, kiu ĉirkaŭas la centralon de Ĉernobilo, scenejo en 1986 de la plej grava nuklea akcidento en la Historio.       

«Ni havas malbonajn novaĵojn: kerne de la incendio, la radioaktiveco superas la normon», skribis en Fejsbuko Egor Firsov, direktoro de la ekologia inspektado-servo. Li kunligis videon al sia mesaĝo, kiu montras kalkulilon Geiger kun nivelo de maltrankviliga radioaktiveco. La flamoj invadis pli ol 100 hektarojn en la arbara parcelo situinta ĉirkaŭ la akcidentita centralo, centon da kilometroj norde de la ĉefurbo Kievo.

Dimanĉon, la servoj pri urĝeco certigis unuatempe, ke altiĝo de radioaktiveco ne ekzistas, kvankam sabaton ili raportis pri «malfacilaĵoj» dum siaj streboj por ĉesigi la incendion, ĉar tiu ĉi kreskis en kelkaj lokoj. 

La aŭtoritatoj tamen asertis, ke la najbaraj lokoj ne estas en danĝero. Du aviadiloj, helikoptero, kaj cento da fajrobrigadistoj estas mobilizitaj por lukti kontraŭ la incendio.

La reaktoro numero 4 de la centralo de Ĉernobilo eksplodis la 26an de aprilo 1986, infektante, laŭ kelkaj taksadoj, ĝis tri kvaronoj de Eŭropo. Post tiu katastrofo, la aŭtoritatoj evakuis centojn da miloj da personoj kaj vastan teritorion pli ol 2 000 kvadrataj kilometroj, kiu estis forlasita. Tri aliaj reaktoroj de la centralo plu funkciis post la dramo. La lasta estis senfunkciigita en la jaro 2000, kio estis la fino de ĉiuj industriaj aktivecoj en Ĉernobilo.    

26/04/2016

Ĉernobilo : tridek jarojn poste, la likvidantoj de Ĉernobilo primemoras

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/04/cernobilo-tridek-jarojn-poste-la-likvidantoj-de-cernobilo-primemoras.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }