Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 avril 2020 6 18 /04 /avril /2020 21:03
Foto REUTERS / Francis Mascarenhas

18/04/2020

Bildo: Sandaloj de la migrantoj, disigitaj de la polico antaŭ la centra stacidomo de Mumbajo, la 14an de aprilo 2020 

Ili esperis «reveni hejmen» post la fino de la nacia trudizoliĝo pro epidemio de Covid-19, unuatempe planita mardon 14an de aprilo vespere. Sed eksciante, ke Narendra Modi, ĉefministro de Barato decidis plilongigi la izoliĝon ĝis la 3a de majo, centoj da migrantoj malsataj kaj senigitaj je laboro de antaŭ tri semajnoj surstratiĝis mardon en Mumbajo fine de la post-tagmezo, por krii sian malesperon. Ili ĉi-okaze ignoris ĉiujn instrukciojn pri izoliĝo kaj interpersona distancigo.

Pli ol mil el tiuj taglaboristoj dense kolektiĝis apud la vojstacidomo de Bandra, rakontas la ĵurnalo The Hindu. Aliaj mediatoj mencias 2 000 manifestaciantojn. Laŭ la polico, «tiuj homoj, devenintaj de aliaj Ŝtatoj de Barato» kaj blokitaj en improvizitaj loĝejoj en la ekonomia ĉefurbo de la lando, deziris reiri al siaj urboj kaj vilaĝoj, spite la ordonojn de la policistoj, ke ili kviete restadu en Mumbajo. Tiuj ĉi eksplikis, ke neniu trajno aŭ buso funkciis, sed la kolektiĝo rapide ampleksiĝis kaj fariĝis «nekontrolebla».

Kiel montras la videoj diskonigitaj realtempe en la sociaj retoj, la homamaso kriis: «Malsato mortigos nin antaŭ la viruso». Ĉu la mesaĝilo WhatsApp responsas je tiu paniko, kiu fine estis perforte subpremita kaj disigita per bastonbatoj? Kelkaj politikuloj suspektas tion.

«Iu persvadis la migrantojn», ke la trajnoj, kiuj ne plu funkcias en Barato de post la 22a de marto, refunkciigos, deklaris la ĉefo de la regiona registaro de Maharaŝtra, Uddav Thackeray, kiu anoncis, ke «enketo estos malfermita». Ŝajne tiu anonco ebligas deturni la atenton, kaj kaŝi la fakton, ke Narendra Modi ankoraŭ anoncis nenion por solvi la katastrofan situacion de centoj da miloj da migrantoj en la sub-kontinento.           

neniammilitointerni - dans Kronviruso
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }