Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 avril 2020 7 26 /04 /avril /2020 14:57

26/04/2020

Dum okazis sabaton la Internacia tago de lukto kontraŭ la malario, la lukto kontraŭ tiu malsano, kiu mortigis 405 000 personojn en 2018, ŝajne estas ĝenata de la pandemio de Covid-19.  

La "Internacia tago de lukto kontraŭ la malario" okazas ĉiujare, iniciative de la "Monda Organizaĵo pri Sano" (MOS)

Tiu malsano «potenciale mortiga», kaj el kio oni povas potenciale resaniĝi, laŭ la MOS, trafis 228 milionojn da personoj en la mondo en 2018, kaj mortigis 404 000 da ili. Plimulte de la kazoj de kontaĝo (93 %) kaj de la mortoj (94 %) imputeblaj al la malario, okazis sur la afrika kontinento.

Koncerne la jaron 2020, la prognozoj de la sanitara organizaĵo ŝajnas eĉ pli maltrankviligaj pro la pandemio de Covid-19, kiu elprovas la sansistemojn de pluraj afrikaj Ŝtatoj.

 

Manko de financado 

La MOS prognozas, ke 700 000 personoj mortis pro malario ĉi-jare. «Kvankam la Covid-19 reprezentas gravan minacon por la sano, estas esence, ke ni konservu la programojn de prevento kaj traktado de la malario», eksplikas la Doktorino Matshidiso Moeti, regiona direktorino ĉe la MOS pri Afriko. «Ni ne revenu al pasinteco».

«Kalkulante pri la peza tasko, kiun malario reprezentas en la kuranta vivo de vundeblaj loĝantoj de sub-sahara Afriko, kaj la manko de sanitaraj infrastrukturoj en la regiono, la MOS substrekas la gravecon plu preventi, detekti kaj kuraci la malarion», avertis jam pasintan 25an de marto, la Monda Organizaĵo pri Sano.

La manko de financado en la lukto kontraŭ tiu malsano estas la ĉefa kaŭzo de plua ekzistado de la malario. «Plejparte de la financado venas de fremdaj landoj. La lokaj landoj malmulte financas la lukton kontraŭ la malario», eksplikas la Doktoro Spès Ntabangana. «Multaj klopodoj restas por fari tiuteme».

Grupo de sciencistoj emfazis eblan malaperon de la malario antaŭ la fino de la jaro 2050. Sed por atingi tion, ili rekomendas kreskadon de la investoj en esploradon kaj preventon.

Dume, plej suferas la malsanon ja la infanoj: en 2018, ili reprezentis 67% el ĉiuj mortoj pro malario (272 000).        

neniammilitointerni - dans Kronviruso
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }