Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 avril 2020 2 14 /04 /avril /2020 16:09

14/04/2020

En Orienta Afriko, la dezertakridoj plu detruegas kampojn. La "Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de la Unuiĝintaj Nacioj" (ONA) parolas pri alarma situacio en pluraj landoj kaj eĉ deklaris, ke ĝi timas gravan kreskadon de ilia nombro en la venontaj monatoj pro la abundaj pluvoj, kiuj okazis en marto en la regiono.

Se agadoj de lukto ne estas intensigataj, alarmas la ONA, la nombro de dezertakridoj povus 20-obliĝi dum la pluvsezono. Laŭ ĝi, «la situacio plu estas alarma», specife en Etiopio, kenjo kaj Ugando. En la 6 plej tuŝitaj landoj, preskaŭ 20 milionoj da personoj jam frontas akutan kaj malstabilan nutradan situacion. Dum la venontaj monatoj, opinias la organizaĵo de UN, novaj svarmoj moviĝos de Kenjo al Sud-Sudano kaj Ugando.

Kvankam la moviĝo de la personaro estas limigitaj pro la epidemio de Covid-19, la ONA certigas, ke ĝi intensigas siajn strebojn de kontrolo kaj ties aeraj kaj teraj operacoj por provi bremsadon de ilia kreskado: 240 000 hektaroj tra la regiono tiel estis traktitaj per pesticidoj, kaj 740 personoj formitaj por konduki tiujn operacojn de lukto kontraŭ ilia disvastiĝo.

Sed la drasta manko de aertransporto de varoj havas fortan efikon kontraŭ la liverado de pesticidoj. «Nia prioritato estas malhelpi rompadon de stokoj en ĉiu lando», eksplikas Cyril Ferrand, la respondeculo de la prevento-skipo por Orienta Afriko ĉe la ONA, kiu aldonas: «Estus katastrofe por la kamparaj loĝantoj, kies vivtenaj rimedoj kaj nutrada sekureco dependas de la sukceso de tiuj kampanjoj de lukto»                  

15/03/2020

Etiopio, Somalio, Kenjo: svarmoj de dezertakridoj detruadas la kulturojn en Orienta Afriko

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/03/etiopio-somalio-kenjo-svarmoj-de-dezertakridoj-detruadas-la-kulturojn-en-orienta-afriko.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado Kronviruso
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }