Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 avril 2020 1 13 /04 /avril /2020 14:56

13/04/2020

La zoonozoj okazigas po ĉirkaŭ 700 000 mortintojn jare 

«La procezo, kiu kondukas mikrobon, kiel viruson, el populacio de vertebruloj, kiel la vesperto, en kiu ĝi nature ekzistas, ĝis la homoj, estas kompleksa, sed kaŭzita de la Homo (...). Efektive, la homaj agadoj kreas okazon por la mikroboj proksimiĝi de la homaj populacioj», detaligas Anne Larigauderie, ekzekutiva sekretariino de la IPBES, grupo de spertuloj de UN pri biodiverseco.

Ne kalkulante pri la nuna pandemio, la IPBS taksas, ke la zoonozoj okazigas po ĉirkaŭ 700 000 mortintojn jare.

Publikigita merkredon, studaĵo de usonaj esploristoj, realigita antaŭ la apero de la kronvirusa pandemio, identigas ronĝulojn, primatojn kaj vespertojn, kiel vehiklojn de plejparte el la virusoj transdonitaj al la Homo (75,8 %). Ankaŭ la hejmbestoj vehiklas 50 % el la identigitaj zoonozoj.

La studaĵo montras, ke specioj, kiuj plej dividas la pli altan nombron de virusoj kun la homoj estas la minacitaj specoj, ĉar ĝuste «iliaj populacioj malaltiĝas pro la ekspluatado kaj la perdo de vivlokoj».   

 

«Nia malestimo al la naturo kaj nia manko de respekto al la bestoj» 

La tendenco ŝajne ne alidirektiĝos, avertas Anne Larigauderie. Efektive, la modifoj pri uzado de la teroj, «kunigitaj al la kreskado de komercaj kaj vojaĝaj interŝanĝoj», faciligos altiĝon de estontaj pandemioj.

Laŭ Gwenaël Vourc'h, la respondo estu sistema. «Preter nia sola nemalhavebla respondo je ĉiu epidemio, necesas pripensi nian modelon», kaj interalie «nian rilaton kun la naturaj ekosistemoj kaj la servojn, kiujn ili provizas».  

86-jara, la fama brita primatologino Jane Goodall trapasis plejparte el sia vivo studi kaj defendi la bestojn, interalie la afrikajn ĉimpanzojn, precipe tiujn de Tanzanio. «Tio estis prognozebla, kaj tio rekomenciĝos, ĝis kiam ni komprenos», ŝi avertas. Laŭ ŝi efektive, la kialoj de la pandemioj estas evidentaj: «Nia malestimo al la naturo kaj nia manko de respekto al la bestoj, kun kiuj ni devus dividi nian planedon».

20/03/2020: mesaĝo de espero fare de Doktoro Goodall fronte al la COVID-19 (en la angla, subtekstita en la franca)  

La Covid-19 estas iksafoja zoonozo kaŭzita de la enmiksiĝo de la Homo en la biodiversecon (1/2)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/04/la-covid-19-estas-iksafoja-zoonozo-kauzita-de-la-enmiksigo-de-la-homo-en-la-biodiversecon-1/2.html

30/03/2020     

Kronviruso: la detruado de la ekosistemoj fare de la homaro faciligas ekaperon de epidemioj (3/3)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/03/kronviruso-la-detruado-de-la-ekosistemoj-fare-de-la-homaro-faciligas-ekaperon-de-epidemioj-3/3.html

29/03/2020

Kronviruso: la detruado de la ekosistemoj fare de la homaro faciligas ekaperon de epidemioj (2/3)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/03/kronviruso-la-detruado-de-la-ekosistemoj-fare-de-la-homaro-faciligas-ekaperon-de-epidemioj-2/3.html

28/03/2020

Kronviruso: la detruado de la ekosistemoj fare de la homaro faciligas ekaperon de epidemioj (1/3)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/03/kronviruso-la-detruado-de-la-ekosistemoj-fare-de-la-homaro-faciligas-ekaperon-de-epidemioj-1/3.html

neniammilitointerni - dans Kronviruso
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }