Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 avril 2020 7 12 /04 /avril /2020 15:26
Foto: WAHYUDI / AFP

12/04/2020

Bildo: Maniso en kaĝo la 25an de oktobro 2017 en la provinco Riaŭo en Indonezio. 

Dum la besta origino de la Covid-19 estas senduba, la sciencistoj alarmas pri la risko travivi disvastiĝon de aliaj pandemioj, se la Homo plu ekspluatas intense planedajn resursojn kaj detruas la ekosistemojn.

Devenanta jen de vesperto, jen de maniso, la kronviruso, kies tutmonda bilanco atingas preskaŭ 100 000 mortintojn, devenas de la besta medio, tio estas certa. Tamen, ja la homa aktiveco faciligas ĝian pasadon al la Homo, kaj se nenio ŝanĝiĝas, alarmas la specialistoj, multaj aliaj pandemioj povus okazi.

La zoonozoj estas malsanoj aŭ infektoj, kiuj transmetiĝas de besto al Homo. Ili tute ne estas novaj: tuberkulozo, rabio, toksoplasmozo, malario… Laŭ la Mediprogramo de Unuiĝintaj Nacioj (MPUN), 60% el la homaj infektaj malsanoj havas tiun originon. Tiu nombro atingas 75% por la «novaj malsanoj» kiel Ebolo, Aidoso, birdaj gripoj, kaj ankaŭ Sarso aŭ Zika-viruso.

Tamen, la MPUN notis en raporto de 2016, ke «la ekapero de zoonozaj malsanoj estas ĝenerale la rezulto de homaj aktivecoj, modifo de la uzado de la grundoj en kunteksto de klimata ŝanĝiĝo».

 

Senarbarigo, intensa bredado, klimata varmiĝo 

«Pro la kreskado de la homa populacio kaj ĝia pli kaj pli intensa uzado de la planedaj resursoj, la pli kaj pli multnombraj detruadoj de ekosistemoj multobligas la kontaktojn inter specioj», konfirmas Gwenaël Vourc'h, kun-direktorino de la epidemia veterinara fako de la INRAE, franca publika esplor-instituto.

Kulpa estas la senarbarigo, kiu okazas por lasi la lokon al agrikulturo, intensa bredado, urbanigo kaj fragmentigo de la medioj, kiuj modifas la ekvilibron inter specioj. Al ĉio ĉi aldoniĝas la klimata varmiĝo, kio povas konduki kelkajn bestojn, vehiklojn de malsanoj, disvolviĝi tie, kie ili ne vivis antaŭe.     

30/03/2020     

Kronviruso: la detruado de la ekosistemoj fare de la homaro faciligas ekaperon de epidemioj (3/3)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/03/kronviruso-la-detruado-de-la-ekosistemoj-fare-de-la-homaro-faciligas-ekaperon-de-epidemioj-3/3.html

29/03/2020

Kronviruso: la detruado de la ekosistemoj fare de la homaro faciligas ekaperon de epidemioj (2/3)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/03/kronviruso-la-detruado-de-la-ekosistemoj-fare-de-la-homaro-faciligas-ekaperon-de-epidemioj-2/3.html

28/03/2020

Kronviruso: la detruado de la ekosistemoj fare de la homaro faciligas ekaperon de epidemioj (1/3)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/03/kronviruso-la-detruado-de-la-ekosistemoj-fare-de-la-homaro-faciligas-ekaperon-de-epidemioj-1/3.html

neniammilitointerni - dans Kronviruso
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }