Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 avril 2020 5 03 /04 /avril /2020 21:00

03/04/2020

Bildo: membro de la Siria Ruĝa-Kruco desinfektas aleon de la historia soŭko de Damasko, la 22an de marto 2020.  

La nova kronviruso povus kaŭzi «katastrofon» en la troloĝataj prizonoj de la reĝimo en Sirio, kie la manko de medicinaj flegadoj submetas plurajn dekojn da miloj da malliberuloj al risko de infektado, alarmis NeRegistaraj Organizajoj.

 

Malliberejoj senigitaj je sansistemo 

«Unu sola kazo de kronviruso en la malliberejoj estus katastrofa», indikis mardon Sara Kayyali, esploristino ĉe "Human Rights Watch" (HRW). «Ne nur ĉar la viruso estas alte kontaĝa kaj mortiga en kelkaj kazoj, sed ankaŭ ĉar la siria registaro torturis, mistraktadis kaj plenumis ekscesojn kontraŭ la malliberuloj», kiuj troviĝas do aparte vundeblaj, aldonis S-ino Kayyali.

Neniu paciento trafita de la Covid-19 estis ĝis nun menciita en la karceroj de la reĝimo, sed la timo revigliĝis dimanĉon, pro la oficiala anonco de unua kazo registrita en la registaraj teritorioj.   

La malliberuloj, amasigitaj en trostretaj karceroj, vivas en kondiĉoj favoraj al disvatiĝo de la malsanoj, ofte senigitaj je sansistemo kaj bona arerumado, denuncis la organizaĵoj pri defendo de la homaj rajtoj.   

«Se la nova kronviruso disvastiĝas en la prizonojn aŭ la centrojn de sekurservoj, tio kondukos al grava humanitara katastrofo», opiniis "Internacia Amnestio".  

Tiujn lastajn jarojn, pluraj NROj dokumentis la ekscesojn plenumitajn en la siriaj prizonoj, inkluzive de torturaĵoj, daŭraj senigoj je manĝaĵoj kaj senjuĝaj ekzekutoj.   

Multaj malliberuloj mortis pro sekvaĵoj de malsanoj aŭ pro malbonaj kondiĉoj de enkarcerigo, laŭ la organizaĵoj de defendo.

 

Alvoko de 43 NROj 

Lundon, pro timo de teruraj konsekvencoj, 43 NROj plimulte siriaj, inter kiuj multaj bazitaj ekster la lando, petegis de la registaro, ke ĝi liberigu la politikajn malliberulojn. Ilia komuna deklaro alvokas la aŭtoritatojn, ke ili ankaŭ permesu eniron en la prizonojn de internaciaj organizaĵoj, kiel la "Monda Organizaĵo pri Sano" (MOS) kaj la La "Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco" (ICRC).

Mardon, la sendito de Unuiĝintaj Nacioj por Sirio, Geir Pedersen, pledis por «grandskala liberigo de la personoj malliberigitaj kaj arbitre arestitaj».

Alvokante «tujan alireblecon de la agnoskitaj humanitaraj organizaĵoj al ĉiuj malliberejoj», S° Pedersen petis «urĝajn aranĝojn por garantii la necesajn medicinajn flegadojn kaj protektadon de ĉiuj detenlokoj».Pasintan dimanĉon, la prezidento Asad adoptis dekreton, kiu mallongigas la punon de prizono por diversaj krimoj. La malliberuloj trafitaj per kronikaj malsanoj aŭ en fina vivofazo, kaj ankaŭ tiuj aĝaj je pli ol 70 jaroj povos profiti anticipan liberigon.                 

neniammilitointerni - dans Kronviruso
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }