Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 avril 2020 1 20 /04 /avril /2020 21:09
Anne-Diandra Louarn / InfoMigrants

20/04/2020

Bildo: la landlimo inter nordo de la insuloj Kipro kaj la sudo trapasas la ĉefurbon, Nikozio. 

Ĵaŭdon, "Human Rights Watch" postulis de la kipro-turkaj aŭtoritatoj, liberigon de 175 siriaj migrantoj, kiuj estis hejmarestitaj en troloĝataj apartamentoj, laŭ la NeRegistaraj Organizaĵoj, post ilia ŝippereo pasintmonate.

Ĵaŭdon 16an de aprilo, la NRO "Human Rights Watch" postulis de la kipro-turkaj aŭtoritatoj liberigi 175 siriajn azilpetantojn hejmarestitajn. Inter ili, troviĝas 69 infanoj.

Laŭ la NRO, neniu testo estis efektivigita koncerne tiujn personojn por detekti eventualajn kazojn de infektoj per la kronviruso. Ili ĉiuj estis izolitaj en troloĝataj apartamentoj, kaj estas sub konstanta prigardado, dum ili jam plenumis kvarantenon dum 14 tagoj .

Tiuj Sirianoj, plimulte devenintaj de la urboj Alepo kaj Idlibo, alvenis pasintmonate sur la insulo Kipro, kiu havas kiel specifecon esti dividita inter sia norda parto (okupaciata de Turkio) kaj sia suda (membro de Eŭropa Unio), post ilia ŝippereo.

Laŭ "Human Rights Watch", la grupo da migrantoj alvenis en la norda parto de la insulo post sia forpelo la 20an de marto fare de la kipro-grekaj aŭtoritatoj, kiuj administracias la sudon, parton agnoskitan de la internacia komunumo. En tiu regiono de la insulo, la polico dekretis malpermeson por la fremdaj nacianoj, eniri sur la teritorion, kadre de preventaj aranĝoj kontraŭ la kronviruso. 

 

Turkio rifuzas akcepti ilin 

La kipro-turkaj aŭtoritatoj siaflanke manifestis sian intencon forpeli tiujn migrantojn al Turkio, lando kie ilia ŝipo ekiris. Tion rifuzas Ankaro, argumentante maltrankvilojn pro la viruso. 

«Aranĝoj pri izoliĝo aŭ kvaranteno estas permesitaj, sed la pandemio ne povas pravigi plenan malpermeson pri alveno de ŝipoj, ĉar tio endanĝerigas la vivon de tiuj, kiuj estas sur la ŝipo», deklaris "Human Rights Watch". Laŭ la organizaĵo, tiuj migrantoj estu permesitaj iri al la suda parto de la insulo por tie deponi azilpeton.

Situanta fronte al la marbordoj turkaj, siriaj kaj libanaj, la insulo Kipro estas dividita de la jaro 1974. Tiu geopolitika specifeco faras de ĝi enirpordon al Eŭropo por multaj Sirianoj, sed ankaŭ de pli kaj pli da Afrikanoj, kiuj figuras inter la azilpetantoj.

neniammilitointerni - dans Kronviruso
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }