11/04/2020
La konflikto inter potenco kaj ribeluloj subtenataj de Irano, jam okazigis dekojn da miloj da mortintoj, ĉefe civiluloj. La pandemio povus eĉ pligravigi situacion jam katastrofan.
Jemeno, kiu jam suferas gravan humanitaran krizon pro la milito, anoncis vendredon 10an de aprilo, unuan kazon de infektado per la nova kronviruso. Tio timigas la NeRegistarajn Organizaĵojn pri katastrofaj konsekvencoj, okaze de disvastiĝo de la epidemio.
«La nova konfirmita kazo de nova kronviruso estis konstatita en la provinco Hadramaut», sude de la lando, indikis en Tvitero la registara komisiono pri la pandemio.
La persono infektita en la urbeto Ĉar, ricevas kuracadon kaj lia stato estas stabila, precizigis la komitato, estrita de la registaro de la prezidento Abd Rabbo Mansour Hadi, agnoskita de la internacia komunumo. Vendredon, 24-hora elirblokado estis trudita en Ĉar kaj ties ĉirkaŭaĵoj. Ĉiuj personoj, kiuj kontaktis la pacienton estas serĉitaj cele al izoli ilin, indikis la "Monda Organizaĵo pri Sano" en Tvitero.
700 litoj por 30 milionoj da personoj
«Jen alvenas la momento, kiun ni ĉiuj timis. Jemeno estas sub-ekipita por lukti kontraŭ la viruso, ĉar nur duono el la malsanulejoj plu funkcias», bedaŭras Xavier Joubert, direktoro de la NRO Save the Children en Jemeno. Laŭ tiu humanitara aktivulo, Jemeno enkalkulas 700 litojn je intensaj flegadoj kaj 500 ventolilojn por loĝantaro je ĉirkaŭ 30 milonoj da personoj. «Kio ankaŭ maltrankviligas nin estas, ke ni posedas malmulte da testoj (500 nun), kaj centroj por praktiki ilin», konfirmas en intervjuo Yann Josses, kunordiganto de "Tutmondaj Kuracistoj en Jemeno":
«Ni timas humanitaran katastrofon, kun pluraj milionoj da personoj infektitaj».
La konflikto, kiu komenciĝis en 2014 inter potenco kaj ribeluloj subtenataj de Irano, okazigis dekojn da miloj da mortintoj, ĉefe civiluloj, laŭ NROj, kaj estigis la plej gravan humanitaran krizon en la mondo kun 24 milionoj da Jemenanoj, kiuj dependas de la helpoj, laŭ UN.

