Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 avril 2020 3 15 /04 /avril /2020 20:54

15/04/2020

Bildo: infano en la kampadejo Moria, en Lesbo, oktobro 2019. 

Pasintan mardon, la NeRegistara Organizaĵo "Human Rights Watch" lanĉis kampanjon, kiu postulas liberigon de pluraj centoj da neplenaĝulaj migrantoj nun detenitaj el «ekscesa» maniero. Ĝi ankaŭ postulas ilian gastigadon por respekti la regulojn pri trudizoliĝo, kaj ke ili estu pli bone protektitaj kontraŭ la kronviruso.

#FreeTheKidsLiberigu la infanoj»): per tiu vigla kradvorto "Human Rights Watch" (HRW) esperas atentigi pri la sorto de pluraj centoj da migrantaj infanoj nun detenitaj «en ĉeloj de policejoj aŭ nesalubraj detencentroj en Grekio». Ili estas kerne de kampanjo lanĉita de la NRO mardon 14an de aprilo «post jaroj da esplorado kaj pledado pri la praktiko de Grekio, kiu konsistas en enfermado de la infanoj, kiuj troviĝas en la lando sen parenco aŭ proksimulo», mencias HRW en komunikaĵo.

Oficiale, la grekaj aŭtoritatoj pravigas la detenadon de tiuj neplenaĝuloj, kiel «reĝimo de preventa gardado» kaj opinias, ke temas pri provizora aranĝo adoptita en la plej bona intereso de la infanoj. «Fakte tamen, tiu detenado tute ne estas protektado», substrekas HRW, kiu memorigas, ke «laŭ la greka leĝaro, la ne-akompanataj infanoj estu translokitaj en sekuran loĝlokon. Sed Grekio spertas konstantan mankon de lokoj en taŭgaj vivejoj, kiel rifuĝejoj por ne-akompanataj infanoj».

Laŭ la datumoj de la "Nacia centro por sociala solidareco", registara instanco, cititaj de la organizaĵo, 331 infanoj estas detenataj la 31an de marto, atende de translokigo. «Tio reprezentas fortan altiĝon kompare kun januaro, kiam 180 ne-akompanataj infanoj estis malliberigataj», asertas HRW.

 

En la ĉeloj, la risko de kronvirusa kontaĝo kreskas 

«Gardi enfermitajn infanojn en la malpuraj ĉeloj de la policejoj jam estis eraro, sed nun tio submetas ilin al kroma risko de infekto per la Covid-19», deklaris Eva Cossé, esploristino ĉe "Human Rights Watch". «La greka registaro ĉesigu tiun ekscesan praktikon kaj atentu, ke tiuj vundeblaj infanoj ja ricevu la flegadon kaj protektadon, kiujn ili bezonas».         

La NRO aparte bedaŭras «mankon de higieno» en la detencentroj, kio malhelpas la adopton de «bazaj aranĝoj» por lukti kontraŭ la kronviruso, kaj la «arbitrajn kaj daŭrajn detenadojn»: «Ofte, ili ne havas aliron al kuracado aŭ jura helpo, kaj malmulte el ili konas la kialojn de sia detenado».

Kvankam la greka registaro lanĉis fine de novembro 2019 planon pri protektado de la neplenaĝaj migrantoj, antaŭvidante interalie kreadon de loĝlokoj, HRW juĝas, ke Ateno ne faras sufiĉe por konformiĝi al la internacia juro. La NRO memorigas ekzemple, ke pasintsemajne,  la "Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj" (EKHR) petis de Grekio, ke ĝi protektu tri migrantojn, inter kiuj du ne-akompanatajn neplenaĝulojn. Tiuj ĉi pledis ĉe la eŭropa instanco koncerne siajn vivkondiĉojn en nesalubraj kaj troloĝataj kampadejoj por rifuĝintoj en Grekio, sur fono de kronvirusa pandemio.               

La EKHR petis de la grekaj aŭtoritatoj, ke ili «transloku la postulantojn, aŭ almenaŭ garantiu loĝlokon», taŭgan kun la "Eŭropa konvencio pri Homaj rajtoj", kiu malpermesas «traktadojn nehumanajn aŭ malnobligajn».

Ĉirkaŭ 100 000 azilpetantoj vivas nun en Grekio, inter kiuj 70 000 en la 38 kampadejoj instalitaj sur ĝia teritorio, laŭ la grekaj aŭtoritatoj. Du el tiuj kampadejoj estis kvarantenigitaj, post ekapero de trideko da kazoj de Covid-19.  

neniammilitointerni - dans Kronviruso
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }