02/04/2020
Bildo: palestinaj laboristoj fabrikas kombineojn kaj protektajn vestojn en laborejo de Gaza-urbo la 30an de marto 2020, dum la pandemio de kronviruso COVID-19.
En Gaza-sektoro, la epidemio de Covid-19 povus konduki al katastrofo, timas la humanitaraj organizaĵoj.
70% el la familioj estas malriĉaj
La palestina enklavo, troloĝata, suferas israelan blokadon de multaj jaroj. Ĝia sansistemo plu estas limigita, dum la kronviruso nun ĉeestas sur la teritorio.
«Ni devas alfronti gravan defion pri nutrada sekureco. Fakte, ĉirkaŭ 70% el la familioj estas malriĉaj, kaj bezonas helpon. Ni spertas nun du interligitajn defiojn: la nutradan sekurecon kaj la sanitaran sekurecon. Pro la nutraĵlimigoj, kiu provizos nutradon al la familioj?», maltrankviliĝas Rami Al Abadlah, direktoro de la Sekcio pri kontrolo de la infektoj.
La nutraĵlimigoj aldonas malfacilaĵojn
Por bremsi la epidemion de kronviruso, la gazaaj aŭtoritatoj fermis, krom la lernejojn kaj universitatojn, ankaŭ la moskeojn, la bazarojn, la kafejojn kaj la restoraciojn. Neniu kolektiĝo estas permesita, kaj la moviĝoj estas limigitaj. Tiuj limigoj eĉ pli komplikas la vivon de la Gazaanoj, substrekas Adnan Abu Hasna, porparolanto de la UNRWA:
«Preskaŭ 70% el la loĝantaro ĉi tie estas malriĉaj. Ili ne povas provizi du manĝajojn tage al sia familio. Tiu krizo aldonas ankoraŭ pli da malfacilaĵoj. Plie, 75% el la loĝantaro estas rifuĝintoj. Ĝi tute dependas de nia helpo»
Tre malmultaj hospitalaj materialoj
La konstruaĵoj kaj la stratoj estas ŝprucigitaj per desinfektaĵo en la espero limigi maksimume la kazojn de infektoj en Gazao. Laŭ taksado de la MOS, la enklavo havas la kapablecon kuracadi nur centon da gravaj malsanuloj. La hospitaloj kruele mankas je spir-aparatoj kaj servoj por intensa kuracado.

https://fr.euronews.com/2020/03/31/a-gaza-l-epidemie-de-covid-19-s-ajoute-a-la-crise-humanitaire
https://www.youtube.com/watch?v=6GmZRe9fHnc&feature=emb_logo