
30/04/2020
Tiu kronvirusa pandemio plaĉas al kelkaj estroj sur nia planedo. Ĝi ebligas al ili esprimi la tutan gamon de sia scipovo. Je la unua rango, troviĝas la ĉeĉena prezidento Kadirov. Li ĵus minacis je morto rusian ĵurnalistinon pro artikolo publikigita en ŝia gazeto Novaja Gazeta. Ĝi estas rusia ĵurnalo, ofte kritikema, kaj situanta en la opozicio. Pasintan 12an de aprilo, Elena Milaĉina skribis, ke en Ĉeĉenio, la pacientoj trafitaj de la Covid-19 timas iri al malsanulejo, ĉar ili timas esti arestitaj aŭ subpremitaj. Ramzan Kadirov ne aprezis kaj alvokis en la sociaj retoj, ke tiu «ne-homa virino» estu haltigita specifante, ke liaj kunlaborantoj pritraktos la aferon. Kvankam la ĵurnalistino kutimiĝis al la minacoj, tiu ĉi estis aparte kruda.
La ĉeĉena prezidento estas fama pro sia bruteco
En tiu malgranda rusia respubliko de Kaŭkazio, la policistoj patroladas kaj trudas la izoliĝon per bastonbatoj kontraŭ la malobeemuloj. Kaj tiuj, kiuj kritikas la aranĝojn estas kvalifitaj teroristoj. Laŭ la prezidento, la personoj, kiuj malsanas kaj ne izoliĝas devus esti tutsimple mortigitaj. Ramzan Kadirov kutimas pri surprizaj agoj. Li tiel prezentis ĉe la televido kun razita kranio por montri, ke frizistoj ne estas bezonataj, kiam la ĉeĉenoj plendis pri la fermado de la frizistoj. Konsekvence, plimulte de la membroj de lia registaro kaj respondeculoj de la lando faris same, sendube por ne riski lian koleron.
La prezidento Kadiro semas teroron
Kadirov, aĝa je 43 jaroj, kiu regas la landon de post 2004, estis trude nomumita de Vladimir Putin, kiam mortis lia patro en atenco. Moskvo subtenas, prigardas, kaj lasas lin fari. La ĉeĉenaj militoj, de 1990 ĝis 2000, estis katastrofaj kaj mortigaj. Kaj la klano Kadirov, per premoj, forto kaj timigoj, metis finon al la konfliktoj en la respubliko.
Aliparte, reagante al la minacoj kontraŭ la ĵurnalistino, la porparolanto de la Kremlo deklaris, ke temis pri «respondo bazita sur emocio».
