Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 avril 2020 4 16 /04 /avril /2020 21:07

16/04/2020

La marborda patrolo de Bangladeŝo anoncis, ke ĝi sukuris en la teritoriaj akvoj de la lando, almenaŭ 382 «malsategajn» Rohinĝojn, kiuj drivis en maro de antaŭ preskaŭ du monatoj.    

Post kiam ĝi ricevis informojn pri la ŝipo de rifuĝintoj, la marborda patrolo lanĉis savoperacon dum tri tagoj. Ĝi estis trovita dum la nokto, marvaste de la sud-orienta marbordo de la lando, eksplikis porparolanto, la leŭtenanto Ŝah Zia Rahman.

«Ni sukuris almenaŭ 382 Rohinĝojn sur troŝarĝita trolŝipo, kaj ni kondukis ilin al plaĝo apud la marborda urbo Teknaf. Ili estis malsategaj», deklaris Ŝah Zia Rahman aldonante, ke pli ol 30 personoj mortis sur la ŝipo. «Ili estis en maro de antaŭ 58 tagoj, kaj de post la lastaj sep tagoj, estis en niaj teritoriaj akvoj», li precizigis.

La Rohinĝoj verŝajne originaj de la kampadejoj por rifuĝintoj en la regiono, direktiĝis al Malajzio sed retroiris, kiam tiu lando plifortigis siajn marbordajn patrolojn pro la kronvirusa pandemio, laŭ la loka ĵurnalo "Dhaka Tribune". La elsavintoj menciis, ke «32 Rohinĝoj mortis sur la troŝarĝita trolŝipo, kaj ke iliaj korpoj estis ĵetitaj en la maron», eksplikis Ŝa Zia Rahman. Enketo estis malfermita.      

«Ni ĉirkaŭfermis la zonon, kie ili elŝipiĝis. Ni ne povis pridemandi ilin, ĉar ili estas eble infektitaj de la kronviruso», laŭ la porparolanto. Videoj diskonigitaj en Fejsbuko fare de loka ĵurnalisto montris plimulte da virinoj kaj infanoj, maldikaj kaj starantaj sur plaĝo.

Administracia surloka respondeculo indikis, ke la nombrado de la elsavintoj plu estas farita, sed ŝajne ili ne superas 400. La "Dhaka Tribune" asertas, ke la ŝipo transportis preskaŭ 500 Rohinĝojn.     

Preskaŭ miliono da Rohinĝoj vivas en mizeraj kampadejoj apud la landlimo de Bangladeŝo kun Birmo, inter kiuj multaj fuĝis post la ekscesoj plenumitaj de la birma armeo ekde la jaro 2017.

Fronte al perspektivoj de dungado kaj edukado, miloj da ili jam provis atingi aliajn landojn, kiel Malajzio kaj Tajlando. Aliparte, plena izoliĝo estis trudita en la distrikto Koks Bazar, sud-oriente de Bangladeŝo, kie preskaŭ miliono da Rohinĝoj estas amasigitaj en la plej granda kampadejo de rifuĝintoj en la mondo, cele al lukto kontraŭ la kronvirusa pandemio, anoncis la bangladeŝaj aŭtoritatoj.   

18/09/2019

Birmo: 600 000 Rohinĝoj vivas sub konstanta minaco de genocido

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/09/birmo-600-000-rohingoj-vivas-sub-konstanta-minaco-de-genocido.html

neniammilitointerni - dans Kronviruso
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }