Bangladeŝo: pro la kronviruso, la grandaj entreprenoj pri modvestaro ne plu pagas siajn provizantojn
25/04/2020
Bildo: laboristoj en la vesto-sektoro blokadas vojon dum protestado. Ili postulas pagon de siaj nepagitaj salajroj, dum lokaŭto trudita de la registaro kiel preventa aranĝo kontraŭ la COVID-19, en Dako, ĉefurbo de Bangladeŝo.
Milionoj da laboristoj estas sen laboro aŭ en parta aktiveco. Tio senigas ilin de iliaj jam magraj salajroj.
La ĉirkaŭ 4 milionoj da teksaĵaj laboristoj en Bangladeŝo malesperas. Pro la kronviruso, kelkaj grandaj entreprenoj pri konfekcio spertas ekonomiajn malfacilaĵojn kaj malsukcesas pagi siajn liverantojn, lasante bangladeŝajn uzinojn en malfacila situacio.
«La tutmonda pandemio de epidemio de Covid-19 havas detruigan efikon al la mondaj provizaj ĉenoj de vestoj, kaj la situacio plu plimalboniĝos antaŭ ol restariĝi», avertas la Center for Global Workers’ Rights (CGWR), usona esplorcentro, kiu studas la situacion de la prekaraj laboristoj en la tutmonda ekonomio.
Dum la magazenoj de vestoj, juĝataj kiel ne-esencaj, estis fermitaj en multaj okcidentaj landoj dum la trudizoliĝo, la vesto-mendo draste malkreskis, «kaj rapide, la detalvendistoj komencis nuligi aŭ prokrasti la produkton de vestoj, rifuzante en multaj kazoj, pagi por vestoj, jam produktitaj de siaj sub-traktantoj», opinias la CWGR.
Varmarkoj kiel Primark, Asos, Urban Outfitters, Mark & Spencers aŭ C&A estas akuzataj, ke ili ne respektis siajn mendojn, raportas la Worker Rights Consortium (WRC), usona sendependa organismo pri respekto de la laborrajtoj.
«De la 22a de marto, ĉiuj magazenoj de Primark fermiĝis, kio reprezentas monatan perdon de 650 milionoj da pundoj (ĉirkaŭ 750 milionoj da eŭroj), eksplikas la entrepreno en komunikaĵo. La entrepreno petis de siaj liverantoj, ke ili ĉesigu sian produkton, ĉar ĝi jam posedas ekvivalenton je 1,6 miliardoj da artikoloj en siaj magazenoj, stokejoj kaj en transito».
Milionoj da laboristoj sen salajroj
La irlanda entrepreno anoncis, ke ĝi «pagos la salajrojn de la teksaĵaj laboristoj implikitaj en sia produkto, kalkulante pri la alĝustiĝoj por la programo de registara subteno liverita en ĉiu lando». Tiu aranĝo aplikiĝos en Bangladeŝo, Kamboĝo, Barato, pakistano kaj Sri-Lanko.
La konsekvenco pri tiu rifuzo de la entreprenoj pagi la salajrojn estas la fermado, parta aŭ totala, de miloj da uzinoj en la landoj, kiuj sub-traktas la produkton. «Milionoj da senlaboraj laboristoj estis resenditaj hejmen, ofte sen salajroj nek leĝaj monkompensoj», avertas la CWGR. La bangladeŝa asocio de la fabrikantoj de tekstaĵoj kaj eksportistoj (BGMEA) taksas, ke la interrompo aŭ nuligo de eksportadoj atingas pli ol 979 milionojn da vestoj, kostas pli ol 3 miliardojn da dolaroj, kaj tuŝis pli ol 2 milionojn da laboristoj de la sektoro.
Tiujn lastajn semajnojn, miloj da laboristoj, inter kiuj kelkaj gajnas apenaŭ 100 dolarojn monate, manifestaciis en la tuta lando, postulante la pagon de siaj salajroj. Pli ol 4 milionoj da teksaĵaj laboristoj en Bangladeŝo, plimulte virinoj, bezonas tiun salajron por vivteni sin.
En aliaj landoj, kiuj plenumas produktadon por la grandaj varmarkoj de konfekcio, kiel Barato, Kamboĝo aŭ Birmo, la situacio ne estas pli bona.

