Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 avril 2020 5 03 /04 /avril /2020 21:52

03/04/2020

Jam nun ! - Serge HALIMI

La tutmonda epidemio Covid-19 transformis la mondon. Promeni kun amiko estas nun same nepenseble kiel respekti la eŭropajn buĝet-regulojn : la banalo fariĝas escepto ; la nepenseblo ĉiutagaĝo. Dum iuj kaptas la okazon por bonaj aferoj (vidu p. 20-23), aliaj demandas sin : ĉu savi vivojn pravigas minaci la liberkomercon (vidu ĉi-sube kaj la paĝojn 18 kaj 19) ? En la urĝo-servoj same kiel en la salonoj disvastiĝas turmenta demando : ĉu la viruso estus mortiginta same multe, se la politikoj de malabundo (...)

https://eo.mondediplo.com/article2823.html

 

De Alĝerio ĝis Sudano, la ripetoj de la «araba printempo» - Hicham2 ALAOUI

En 2019, la kontestadaj movadoj en la araba mondo sekvas la modelon de la ribeloj de 2011-2012. Preskaŭ unu jardekon poste, la oponantaro daŭre postulas la malkonstruon de la starigitaj reĝimoj, sed penas ĝin sukcesi, pro manko de politika strukturado. En la Golfo same kiel en Magrebo kaj Meza Oriento, konfesiismo ne plu determinas la geopolitikajn rivalecojn. LA sismologoj bone konas tiun fenomenon : la sismo-ripetoj estigas ofte pli da damaĝoj ol la tertremoj, kiuj antaŭas ilin. La « araba (...)

https://eo.mondediplo.com/article2817.html

 

Epidemio povas kaŝi alian - Martine BULARD

« PEKINO havas aspekton de fantoma urbo », atestas homo kiu loĝas en la ĉina ĉefurbo. Laŭ ordono de la aŭtoritatuloj, ĉiu estas enfermita hejme. En la lando, por 760 000 homoj eliroj estas laŭdire malpermesataj, limigitaj aŭ kontrolataj . Ĉiutage « ni ricevas sur nia poŝtelefono statistikojn kaj aliajn informojn pri la koronaviruso ». La 18-an de februaro 2020 oni nombris 70 643 malsanulojn en la lando, 10 853 resanigitojn kaj 1 772 mortintojn. La antaŭan tagon, krom la ĉiutagajn donitaĵojn, la informejo (...)

https://eo.mondediplo.com/article2820.html

 

Kritika spirito kaj ekranludoj - Vincent MAUPÉOU

Ludi esti radeto en la kapitalisma maŝino : jen kiel ĝiaj kreintoj prezentas la ekranludon Mosaic. La ludanto enkarnigas deprimitan oficej-dungiton, premata de la soleco kaj la senĉesaj ordonoj labori kaj konsumi. Ĉiutage la samajn scenojn : la laceco ĉe vekiĝo, la minacoj de sankcioj de la dungisto, la fakturoj, kiujn oni ne kuraĝas malfermi, la indiferentaj najbaroj. Ĉiutage, sur fono de estetiko intence malintima, la surdigaj anoncoj, la vida agreso de la reklamo, la enuo kaŭzita de la ripetado (...)

https://eo.mondediplo.com/article2819.html

 

La rifuzo de Sartro - Anne MATHIEU

La 19-an de Aprilo 1980 la entombigo de Jean-Paul Sartre (en la sekvo : Sartro) mobilizis la amason, same kiel tiu de Victor Hugo preskaŭ jarcenton antaŭe. Kun la malapero de Sartro, epoko de engaĝiĝoj kaj de rifuzo al la korsetoj de konveneco ŝajnis finiĝi. Poste la komunikila elmontrismo kaj la universitata enfermiĝo karakterizis du polusojn de la intelekta mondo, ambaŭ same malproksimaj de la sartra modelo. Ekzistas Sartro-paradokso. Tiu, kiu simbolas “ la totalan intelektulon, kiu ĉeestas ĉe (...)

https://eo.mondediplo.com/article2818.html

 

https://eo.mondediplo.com/article2823.html

neniammilitointerni - dans Esperanto
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }