Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 mars 2020 7 01 /03 /mars /2020 22:01

01/03/2020

De post la decido de la turka prezidento Recep Tayyip Erdoğan malfermi siajn landlimojn kun Eŭropa Unio, miloj da rifuĝintoj provas atingi Grekion. Sed ili estas interkaptitaj de la turkaj kaj grekaj aŭtoritatoj.  

Tiujn lastajn 24 horojn, Grekio malhelpis 4 000 rifuĝintojn venintajn de Turkio eniri sur sian teritorion. «Ni protektas niajn landlimojn kaj tiujn de Eŭropo», deklaris pasintan sabaton la porparolanto de la greka registaro, Stelios Petsas. «La ĉantaĝo de la turka prezidento Erdogan ne funkcios», deklaris krome la vic-prezidento pri Eksterlandaj aferoj Miltiadis Varvitsiotis. «Ni toleros neniujn kontraŭleĝajn enirojn», li deklaris ĉe "Skai TV", reference al la decido de Turkio malfermi siajn landlimojn kun Eŭropo.  

Efektive, vendredon 28an de februaro, Turkio anoncis, ke ĝi rompas la traktaton kun Eŭropa Unio, kiu devigis ĝin reteni la rifuĝintojn sur sia teritorio, cele al faciligi la subtenon de EU ĉe la siria militfronto.

Tiu decido de Recep Tayyip Erdoğan intervenas post la morto de 33 turkaj militistoj en la provinco Idleb en Sirio, kie alfrontiĝas la siria armeo, subtenata de la rusioj kontraŭ pluraj ribelaj aŭ terorismaj grupoj, apogitaj de Ankaro. La turka registaro provas efektivigi sekurecan zonon laŭlonge de sia landlimo kun Sirio, por haltigi la alfluon de rifuĝintoj sur sia teritorio.    

 

Du landoj frontas rekte la alvenon de la rifuĝintoj 

En Turkio kaj Grekio, la efikoj de la turka decido okazis tuj. La patro Maurice Joyeux estas membro de la "Internacia Jezuita servo por la rifuĝintoj" (ĴSR). Li rakontas pri Muslima, rifuĝintino kaj patrino de infano, kiu vivis en Grekio dum periodo, antaŭ ol esti forpuŝita al Turkio. Ŝi nun esperas reveni en Grekion. Same kiel Muslima, en Turkio, centoj da personoj survojiĝas por provi transpason de la eŭropa landlimo. «Mi havas rilaton kun afganoj, kiuj tuj mobiliziĝis, kelkaj jam foriris per senpagaj busoj de Istanbulo direkte al la greka landlimo, kaj estas blokitaj atende de trapaso».

Ĉe la landlimo, la rifuĝintoj estas kaptitaj inter la grekaj kaj turkaj aŭtoritatoj, ambaŭflanke forpelitaj. Necesas diri, ke Grekio kaj Turkio jam frontas fortan migradan premon, kiu pezas sur la civitana socio. En la insulo Lesbo ekzemple, 400 000 personoj vivas sur tiu malgranda teritorio en kampadejoj, kiuj disponas pri nur 6 200 lokoj. Tio estigas katastrofan sanitaran situacion.          

Turkio siaflanke, loĝigas ĉirkaŭ 3,7 milionojn da siriaj rifuĝintoj. «La civitana loĝantaro laciĝas», vespiras la patro Maurice Joyeux. «La vera afero, estas malfermo de la landlimo al Balkanoj, ĉar Grekio sola, neniam povos elteni tion, kio okazas nun».

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }