Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 mars 2020 1 09 /03 /mars /2020 16:21

09/03/2020

Bildo: Virinaj Rajtoj estas Homaj Rajtoj

En la kvartalo Lyari en Karaĉio, unu el la plej malriĉaj de la pakistana urbo, junulinoj provas akiri agnoskon de siaj fundamentaj rajtoj, fronte al la maskla dominado kaj foresto de edukado.

  

Batali kontraŭ la antaŭjuĝoj 

Danke al la subteno de NeRegistara Organizaĵo, ili lernis bicikli kaj montras al ĉiuj sian scipovon. Tio tamen ne estis tiel simpla por tiuj junaj pakistaninoj, kiuj alfrontis la antaŭjuĝojn.

«Kiam ni komencis lerni bicikli, ni devis alfronti multajn problemojn, malicajn dirojn, kelkaj eĉ ĵetis al ni ŝtonojn, substrekas juna biciklantino, sed iom post iom, ni fidis al ni kaj persistis. Nun, la homoj konsideras nin kiel biciklantojn, tio fariĝis normala».          

 

Kompensi mankon de edukado 

La NRO «Lyari's Girls Café» proponas al la junulinoj de la kvartalo gamon da instruaĵoj. La akiro de kompetentecoj ebligas al ili akiri fidon kaj trovi ilian lokon en la socio.

https://www.facebook.com/Lyari.GirlsCafe/

https://twitter.com/lyari_girlscafe?lang=fr

«Niaj 2 000 studentinoj akiris sian diplomon en diversaj kursoj kiel kudrado, estetiko kaj aliaj fakoj. Multaj el ili sukcesis. Ekzempe, kelkaj junulinoj lernis ĉe ni ŝmiri henaon. Danke al iliaj kompetentecoj, ili komencis labori hejme», menciis Ŝahzia Khan, organizantino de la «Lyari Girls Café».

Sed tiuj lernadoj tute ne ricevis unuaniman aprobon, inkluzive de la plej aĝaj virinoj, ligitaj al la tradicioj: «Mi ne scias, kion ili faras, sed mi kontraŭas tion, kaj ne povas diri al ili». 

Lukto por egaleco: en Pakistano la "Tago de la virinoj" havas plenan sencon. 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }