Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 mars 2020 7 08 /03 /mars /2020 16:29
LOUISA GOULIAMAKI / AFP

08/03/2020

Pluraj miloj da migrantoj estas blokitaj, kaj suferas perforton ĉe la greko-turka landlimo. Tiun situacion, Eŭropo povus facile solvi, dediĉante al tio sufiĉe da rimedoj, opinias la prezidento de Tutmondaj Kuracistoj. «22 000 personoj dispartigitaj en 27 landoj reprezentas po 700 personojn en ĉiu lando», li substrekis.

«Se la situacio ne estus tiel katastrofa por la personoj, tio estus nekontesteble ridinda», denuncis Philippe de Botton, prezidento de "Tutmondaj kuracistoj". Li denuncas la agadon de Eŭropa Unio kontraŭ la rifuĝintoj kaj «ties represian kaj tute senhonoran politikon». De la 28a de februaro, pluraj miloj da personoj ekzilitaj de Sirio amasiĝas ĉe la greko-turka landlimo. Ili ne havas permeson eniri en Eŭropon, kaj suferas perforton fare de la grekaj aŭtoritatoj.

 

Ĉu Eŭropo kulpas pri tiu krizo?  

Kompreneble, tio estas fiasko, nekompetenteco, senhonoreco de Eŭropo de post 2015. Pro tiu krizo de gastamo kaj solidareco, Eŭropo estis kapabla akcepti 1,2 aŭ 1,3 milionon da personoj, dum ili estas 12 milionoj en Afriko, 62 milionoj en la tuta mondo, tio klare atestas pri la fiasko de la eŭropa politiko, represia kaj tute senhonora.    

 

Ĉu oni povas riproĉi Grekion, ke ĝi rifuzas la eniron de la migrantoj?  

La problemo koncerne Grekion estas la sama kiel Italio antaŭ du jaroj. Pro la Dublina reglamento, la landoj, kiuj estas ĉe la unua pozicio, ricevas multajn migrantojn. Ĉar en Eŭropa Unio, solidareco kaj dispartigo, migrada politiko ne ekzistas, tiuj ĉi landoj kompreneble estas submetitaj al premoj absolute gravaj. En Lesbo ekzemple, la kampadejo estis antaŭvidita por 3 000 personoj, sed ili nun estas 22 000. Estas tute normale, ke post kvin jaroj, la loĝantoj de Lesbo estu lacaj kaj elĉerpitaj. 22 000 personoj dispartigitaj en 27 landoj, tio reprezentas po 700 personoj en ĉiu lando. Se la situacio ne estus tiel katastrofa por la personoj, tio estus tute ridinda. 

 

"Tutmondaj Kuracistoj" tamen eksplikas, ke la leĝaro adoptita de Grekio pasintan oktobron estas kontraŭleĝa kaj nehumana… 

Grekio efektive interrompis la azilpetojn, kio estas tute kontraŭleĝa kaj senrespekte al la internacia juro. Sed ĉio ĉi ja montras, ke akordo kaj harmonio tute ne ekzistas en Eŭropa Unio, ke ĉiu lando agadas por si mem, ke ĉiu lando elturniĝas kiel ĝi povas, ĉar kuraĝo kaj politika volo akcepti la migrantojn ne ekzistas. 

Eŭropo tute ŝanĝu sian migradan politikon. La prezidentino de la Eŭropa komisiono kaj la greka ĉefministro donacis rimedojn, sed nur por kontroli la landlimojn, tiel ke Eŭropo restadu fortreso. Tio estas tute iluzia.

Ĉio ĉi atingos nenian dignan solvon, ĉefe por la civitanoj, kiuj suferas. Ni parolas pri nombroj, pri kontrolo de la landlimoj, sed fakte tiu situacio koncernas virinojn, virojn, infanojn, kiuj vivas en absolute indignaj kaj teruraj kondiĉoj.   

05/03/2020

Lesbo: la greka ekstremdekstro ŝanĝiĝas al milico fronte al la alveno de migrantoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/03/lesbo-la-greka-ekstremdekstro-sangigas-al-milico-fronte-al-la-alveno-de-migrantoj.html

 

01/03/2020

Turko-grekia landlimo: la rifuĝintoj estas ambaŭflanke kaptitaj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/03/turko-grekia-landlimo-la-rifugintoj-estas-ambauflanke-kaptitaj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }