
09/03/2020
Briteliro, ĉu senutila? - Serge HALIMI
La brita decido forlasi la Eŭropan Union venas tro malfrue. La foriro de ŝtato, kiu enkarnigis samtempe la liberkomercon ekde la industria revolucio de la 18-a jarcento, la aliĝon al la politiko de Vaŝingtono ekde la angla-usona “ speciala rilato ” glorata de Winston Churchill, la financismigo de la ekonomio ekde kiam la britaj ekonomio kaj politiko estas dominataj de la londona City, la senrestrikta novliberalismo ekde Margaret Thatcher, povintus esti brila novaĵo por la Unio. Nome memorigante (...)
https://eo.mondediplo.com/article2809.html
La astrologo, kiu inspiras Bolsonaron - Gilberto CALIL
“Dekstra popolisto”, amanta provokojn, la brazila prezidanto Jair Bolsonaro estas kelkfoje prezentata kiel “tropika Donald Trump”, per referenco al la usona ŝtatestro, kun kiu li havas komune krome la neantaŭvideblon. Sed lia agado ne resumeblas per liaj devojiĝoj : ĝi ĉerpas precipe el la ideologio formulita de guruo, kiu dum longa tempo restis diskreta. “OLAVO de Carvalho ne ekzistas.” Formulita en 2001, la sentenco de la socisciencisto Emir Sader, proksima de la Partio de Laboristoj (PT, (...)
https://eo.mondediplo.com/article2811.html
Israelo-Palestino, plano de milito - Alain GRESH
Elkovita de Vaŝingtono sen konsulto de la palestinanoj, la plano de s-ro Donald Trump por la paco en la Proksim-Oriento kontentigas la ĉefajn postulojn de Israelo. Krom ke ĝi agnoskas la aneksadon de ĉiuj kolonioj kaj de la Jordano-valo – dispozicioj kontraŭaj al la rezolucioj de la Unuiĝintaj Nacioj –, la “interkonsento de la jarcento” lasas al eventuala palestina ŝtato eĉ ne la plej etajn atributojn de suvereneco. TIUN ĈI 29-AN DE JANUARO 2020, en la Blanka Domo, la israela ĉefministro Benjamin (...)
https://eo.mondediplo.com/article2810.html
Ĉu la komunikiloj survojas al sia katastrofo? - Serge HALIMI
DEK SES artikoloj malamikaj kontraŭ s-ro Bernie Sanders en dek ses horoj ! La Washington Post penas atingi sian rekordon de antaŭ kvar jaroj. Post tio, la usona maldekstra kandidato faris nenion por amindumi kun la gazetaro. Ĝi malamas lin ; tion li scias. Eĉ okazas ke li ludas pri tio. En la lasta tempo, rite, li demandas siajn apogantojn : “ Ĉu vi scias, kiom da impostoj Jeff Bezos pagis lastan jaron ? ” – “ Nul ! ” ili tiam respondas, en perfekte ekzercita interŝanĝo. La senatano de Vermonto (...)
https://eo.mondediplo.com/article2812.html
Kiu volas pacon en Ukrainio? - Igor DELANOË
Helpita de la francaj diplomatiaj klopodoj, la pintkunveno de Parizo, kiu okazis en decembro 2019, revivigis la esperon de paca solvo de la Donbasa konflikto. Sed, kvankam ĝi ebligis veran rekvietiĝon, la agademo de prezidanto Emmanuel Macron ne formetis la ĉefan obstaklon sur la vojo de paco. Senŝanĝiĝo restas la plej avantaĝa elekto kaj por Kievo kaj por Moskvo. De tri jaroj, Francio, Germanio, Ukrainio kaj Rusio ne plu kvarope kunvenis (laŭ la tiel nomata formo "Normandio"), dum, en Donbaso, (...)
https://eo.mondediplo.com/article2803.html