Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 mars 2020 3 25 /03 /mars /2020 22:41
FLORIAN PLAUCHEUR / AFP

25/03/2020

En kontinento senigita je socialaj helpoj, kun ekonomio vaste neformala, resti hejme signifas ofte morti pro malsato.

«Mi scias, ke kronviruso povas mortigi. Sed, se mi restas hejme dum dek kvin tagoj, mi mortos», eksplikas malagasia vendisto. Tiu frazo ilustras la afrikan dilemon. La reago de tiu viro estas vaste dividata en la tuta kontinento. Tamen, pli kaj pli da Ŝtatoj trudas izoliĝon. Parta en Niĝerio, plena en Sud-Afriko.

En Niĝerio, la flughavenoj de Lagoso kaj la ĉefurbo Abuĝo estas fermitaj. Kaj Ajŝa Buhari, la Unua Sinjorino postulis kompletan ĉesigon de la aktivecoj de la lando. En Sud-Afriko, la aŭtoritatoj ĵus petis intervenon de la armeo por respektigi la trudizoliĝon.

«En tiu lukto kontraŭ disvastiĝo de la Covid-19, nia ĉefa malamiko estos malobeemo kaj ne-respekto de la preventaj instrukcioj», substrekis la prezidento de Ebur-bordo, Alasane Uattara, kiu postulis «sakralan unuiĝon».

 

La pezo de la neformala ekonomio 

Sed ĉio ĉi ne estas nur afero de obeemo. En kontinento, kie neformala ekonomio ofte gravas, restadi hejme signifas morti pro malsato. En Sud-Afriko, «ĉirkaŭ 20% el la totala dungitaro apartenas al neformala sektoro, kaj restadi hejme kun pagataj ferioj pro malsano ne eblas. La alvokoj pri socia interpersona distancigo estas do nerealismaj postuloj», eksplikas Ajeŝa Jakub, sud-afrika kuracistino en la retejo Mail & Guardian.

«Tiu instrukcio starigos gravan problemon de memkonservado por preskaŭ ĉiuj Afrikanoj, ĉar ili estas devigataj labori ekster sia hejmo. Sen tio, ili ne kapablas vivteni sin. Plejparte el ili ne havas monon kaj ne povas labori hejme», eksplikas Augustin Augier, ĝenerala direktoro de la NeRegistara Organizaĵo Alima.

 

Instrukcio por riĉaj landoj netaŭga ĉi tie 

La verkistino Calixte Beyala kontestas tion, kion ŝi nomas «mimetismo» kun la okcidentaj landoj. «Plejparte de la Afrikanoj vivas tagon post tago, kaj ne povas provizi sin por semajno. Ili ne havas fridujon kaj aliparte, plejparte el ili ne havas ĝin pro manko de elektro. Tio certe malpliigus la nombron de mortoj», ŝi eksplikas en sia fejsbukpaĝo.

Kaj la vivo disvolviĝas kutime en la troloĝataj ladurboj de Johanesburgo, konstatas la ĵurnalo Sunday Times. Kunloĝado, senlaboreco, foresto de akvo kaj necesejo. «Se ni restas hejme, ni mortos pro manko longtempe antaŭ la alveno de la viruso», antaŭvidas la respondeculo de surloka NRO.  

https://www.francetvinfo.fr/monde/afrique/societe-africaine/coronavirus-le-confinement-total-une-mesure-irrealiste-dans-de-nombreux-pays-africains_3882661.html           

neniammilitointerni - dans Kronviruso
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }