Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

31 mars 2020 2 31 /03 /mars /2020 07:46
Anthony Kwan/Getty Images

31/03/2020

En Ĉinio, la kuracisto Li Wenliang, kiu provis lanĉi alarmon pri la viruso fine de decembro, estis rehonorigita fare de enket-komisiono. Lia morto, komence de februaro, estigis ondon da emocio kaj kolero en la lando.

Tia amaso da kritikoj kontraŭ la aŭtoritatoj maloftas en Ĉinio, sed la morto de Li Wenliang eĥois kun la angoroj kaj frustiĝo de la Ĉinoj fronte al la registaro.

Same kiel sep aliaj kuracistoj de Uhano, Li Wenliang simple volis alarmi kolegojn pri la ekapero de viruso simila al la Sarso en lia hospitalo. Sed tagon poste, la ok kuracistoj estis arestitaj de la polico, minacitaj kaj devigitaj subskribi leteron, en kiu ili engaĝiĝas ne disvastigi onidirojn. Tagon poste, la Doktoro Li relaboris proksime de siaj pacientoj, kaj ankaŭ li, estis trafita de la viruso. Lia morto, la 7an de februaro, emociis tutan Ĉinion.

Fronte al la kolero de la popolo, la aŭtoritatoj konfidis la aferon al la komisiono pri disciplino de la Komunisma partio. Ĝi konkludis agnoskante, ke la arestado estis malkonvena decido. Sekve, la polico de Uhano prezentis siajn ekskuzojn al la familio de Li Wenliang.

Laŭ la ĉinaj retanoj, tiuj ekskuzoj estas tro mildaj kaj okazis tro malfrue, ĉar ja kulpas la sistemo. De post la morto de Li Wenliang, pluraj civitanoj-ĵurnalistoj kaj disidentoj, kiuj kritikis la manieron regi la epidemion, estis arestitaj de la polico kaj silentigitaj.

neniammilitointerni - dans Kronviruso
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }