Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 mars 2020 4 26 /03 /mars /2020 15:51
[Mariscal / EPA / EFE]

26/03/2020

Dum Hispanio spertas novan kulminon de mortoj kaj infektitaj personoj, la sanpersonaro, aparte tuŝata, akuzas la registaron, ke ĝi ne sufiĉe anticipi adoptindajn aranĝojn.   

Hispanio nun estas, post Italio, la plej tuŝata lando en la mondo, rilate al la nombro de mortoj viktimoj de la pandemio de Covid-19 – kun atentoj koncerne la oficialajn nombrojn diskonigitajn de la ĉinaj aŭtoritatoj.

Laŭ la lasta komunikaĵo de la ministrejo pri Sano, diskonigita ĉiutage je la 12a horo, la nombro de infektitaj personoj en la lando pasis ĉi-merkrede 25an de marto al 47 610, inter kiuj 3 434 mortintoj. Tio reprezentas «738 novajn mortintojn en dudek kvar horoj», precizigas la retejo de la ĵurnalo El País.

La sanprofesiuloj ŝajne estas la plej tuŝataj: «ĝis 13,6%, t.e pliaj 40% en dudek kvar horoj», raportas la retejo de la RTVE – Hispana Radiotelevido. Tiuj nombroj ŝajne multe superas la italan situacion – inter 8% kaj 9% el ĉiuj infektitaj personoj.        

 

Manko de protekta materialo 

Celitaj estas la loĝistikaj mankoj en kelkaj hospitaloj. La ĵurnalo El Mundo malkaŝas, ke «la konfederacio de sindikatoj de kuracistoj deponis plendon» kontraŭ la hispana ministrejo pri Sano pro neglekto, ĉe la Ĉambro de administraciaj konfliktoj de la Ĉeftribunalo:

«La reprezentantoj de la kuracistoj denuncas la ministrejon, ke ĝi ne respektis sian devigon provizi la sanpersonaron per necesaj materialoj, cele al sia protektado».

Merkredon 25an de marto post-tagmeze, la ministrejo pri Sano anoncis subskribon de aĉetkontrakto kun Ĉinio pri novaj protekt-materialoj – inter kiuj maskoj kaj gantoj por la sanpersonaro. Tiu kontrakto atingas «432 milionojn da eŭroj», precizigis tuj la retejo de El País. 

17/03/2020

COVID-19: Kion faras kaj diras la sindikatoj de la tuta mondo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/03/covid-19-kion-faras-kaj-diras-la-sindikatoj-de-la-tuta-mondo.html

Dum la nova kronviruso disvastiĝas tra la tuta mondo, la laboristoj kalkulas pri siaj sindikatoj por subteni kaj defendi ilin.

Gravas pro tio, ke la sindikatanoj povu trovi en Interreto fidindajn kaj precizajn informojn pri tio, kion diras kaj faras la sindikatoj fronte al la pandemio, konata sub la nomo COVID-19.

Ekde hodiaŭ, LabourStart prezentos specialajn paĝojn en ĉiuj niaj lingvoj kun novaĵoj pri la sindikatoj kaj la pandemio:

https://www.labourstart.org/covid-19.php?langcode=eo     

Bonvolu disvastigi tiujn informojn en via sindikato.

Se via sindikato publikigas informojn pri la kronviruso, bonvolu enskribiĝi kiel memvola korespondanto de LabourStart, cele al divido de tiuj informoj kun aliaj:

https://www.labourstart.org/pico/?en/newcorrespondent

Dankon

Labourstart

neniammilitointerni - dans Kronviruso
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }