Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 mars 2020 1 30 /03 /mars /2020 10:17

30/03/2020

La katastrofa mutilado de la naturo fare de la homoj

Ni ne devas riproĉi la vespertojn, moskitojn, musojn aŭ manisojn. Ne, la problemo estas, ke ni damaĝas iliajn ekosistemojn, ke ni grupigas kaj manipulas ilin en artefaritaj medioj.

Jen la vera origino de la kronviruso, kio verŝajne kaŭzos tutmondan recesion. Alidirite, mutiladi la ekosistemojn estas ege multekoste.

La transdono de la kronviruso al la homoj okazis en foiro en Uhano, ĉina urbo, kie estis vendataj sovaĝaj bestoj ŝtelĉasitaj.        

La kontraŭleĝa komerco de tiuj bestoj uzadas la saman vojon ol la fikomerco de drogoj kaj armiloj, kaj pezas miliardojn da dolaroj. La konsumantoj de tiu viando vivis antaŭe en la kamparoj kaj migradis al la urbo: hodiaŭ, anstataŭ ĉasadi, ili provizas sin en bazaroj, provante retrovi guston antaŭe spertitan.  

 

Ni protektu la ekosistemojn: temas pri nia memkonservado

Koncerne la Sarson (Severa Akuta Spira Sindromo), kiu ankaŭ trapasis la barilon de la specioj en unu el la bazaroj de freŝaj varoj, la fekaĵoj de vespertoj ebligis al la viruso vastiĝi ĝis epidemio, kiu trafis 8 000 personojn en 2003.

Ni ne kredas, ke tia fenomeno okazas nur en Ĉinio, kie la registaro malpermesis la vendon de tiuj varoj, verŝajne delokante ilian surmerkatigon al kaŝkomerco. 

En Argentino, «multaj personoj konsumas sovaĝajn speciojn (fiŝojn, amfibiojn, reptiliojn, birdojn kaj mamulojn) ne sciante, ĉu tiu kutimo riskas estigi transdonon de parazitoj aŭ aliaj malsanoj, ĉar la higienaj kondiĉoj de konsumado de sovaĝaj specioj plu estas necertaj», asertas Claudio Bertonatti, scienca konsilisto de la fondaĵo Félix de Azara. Novaj infektaj fontoj do povas tiel aperi.

Protektado de la ekosistemoj ne temas nur pri ekologia gurdado, ĝi koncernas nian memkonservadon. Kiam la Tero estas malsana, tiam ankaŭ ni estas malsanaj. «Ni ĉesigu pensi, ke ni homoj estas sendependaj de la sistemo, resumas Carlos Zambrana-Torrelio. Ĉar ni konkludas, malprave, ke ni povas transformi, detruadi kaj modifi la medion laŭ nia plaĉo.  Ĉiun ŝanĝon, kiun ni trudas al la planedo havas konsekvencon sur nia sano». Ni ĉiuj estas sur la sama planedo. Nia destino estas komuna, kun aŭ sen masko.      

Marina Aizen

En la franca:

https://www.courrierinternational.com/article/coronavirus-la-destruction-des-ecosystemes-par-lhumain-favorise-lemergence-depidemies   

En la hispana:  

http://revistaanfibia.com/cronica/las-nuevas-pandemias-del-planeta-devastado/

https://www.youtube.com/watch?v=XSOgkHt8Zfk

 

 

 

 

28/03/2020

Kronviruso: la detruado de la ekosistemoj fare de la homaro faciligas ekaperon de epidemioj (1/3)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/03/kronviruso-la-detruado-de-la-ekosistemoj-fare-de-la-homaro-faciligas-ekaperon-de-epidemioj-1/3.html

29/03/2020

Kronviruso: la detruado de la ekosistemoj fare de la homaro faciligas ekaperon de epidemioj (2/3)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/03/kronviruso-la-detruado-de-la-ekosistemoj-fare-de-la-homaro-faciligas-ekaperon-de-epidemioj-2/3.html

neniammilitointerni - dans Kronviruso
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }