29/03/2020
Carlos Zambrana-Torrelio insistas:
«Ĉio komenciĝas per senarbarigo. En Borneo, la fragmentigo de la arbara kovrilo nun provokas pliintensiĝon de malario. Kial? Ĉar en malferma spaco, la akvo akumuliĝas en grandaj truoj, kie reproduktiĝas la moskitoj. Tiuj ĉi transdonas la paraziton de la malario al la homoj, kiuj ekspluatas proksime la oleopalmojn».
Se la zoonozaj malsanoj do ne estas novaj, ili efektive kreskas. David Quammen studas la kialojn de tio en sia verko: "Animal Infections and the Next Human Pandemic". (la bestaj infektoj kaj la estontaj homaj pandemioj - video en la angla)
«Venĝema scenaro»
Sennombrebla homaro, kiu kunloĝas kun brutaro ekstreme nombraj, aldonita al la detruado de la naturaj vivlokoj kaj tumultigataj ekosistemoj: laŭ li, ĉiuj ingrediencoj estas kunigitaj por «venĝema scenaro» de la naturo.
En raportaĵo de la "National Public Radio", en Usono, Quammen precizigas, ke la homoj estas je origino de ĉiuj zoonozoj:
«Ni tiel multiĝis kaj tiom perturbas la planedon... Ni dehakas la tropikajn arbarojn. Ni neniigas la arbaran vivon. Kiam ni eniras en arbaron, sufiĉas skui arbon, por ke viruso falu».
La ekosistemoj estas kompleksaj interplektiĝoj, kies evoluajn rilatojn ni komprenas parte, danke al paciencaj sciencaj observadoj. Ilia detruado nome de la progreso aŭ simple de la monavideco enhavas malbonfarajn flankojn, pri kiuj ni finfine suferas en niaj korpoj.
Evoluantaj virusoj
Ekzemple, kiam Jair Bolsonaro orgojliĝas pri la brazila suvereneco sur la cindroj de Amazonio, nur restas al ni prognozi, ke la malsano falu sur tiun arbaron, transformitan en zonon de agrikulturo kaj bredado. Priatestas studaĵo publikigita en 2010 en la scienca revuo Emerging Infectious Diseases: la detruado de 4% el la arbaro altigis ĝis 50% la kazojn de malario.
La sovaĝaj specioj ne estas malsanaj pro la virusoj, kiujn ili vehiklas, ĉar ili evoluadis kun ili dum miloj da jaroj.
«Ĉiu besto estas vehiklo de ĉirkaŭ kvindek malsamaj virusoj. Tio estas parto de la sistema dinamiko. Se homoj ne ekzistus, transdonadoj ne ekzistus», asertas Carlos Zambrana-Torrelio.
Fidel Baschetto, bestkuracisto kaj profesoro ĉe la universitato de Kordobo, en Argentino, konfirmas: «La virusoj, kiuj estas novaj por ni ne estas tiaj en la naturo. Necesas do determini, ĉu oni parolas pri ekaperanta malsano, aŭ ekaperanta por la homoj. Multaj virusoj kun-evoluadis kun kelkaj specioj, kaj tiuj lastaj ne suferas malsanon. La patogena agento scias, ke kiam ĝi penetras en novan organismon, ĝi ne devas malsanigi ĝin aŭ almenaŭ ne devas mortigi ĝin. Ĉar la morto de la ricevinto estigas ankaŭ la morton de la patogena agento. Neniu mikro-organismo havas kiel celon la morton de sia ricevinto. Sed ĝis la fino de la evoluado de tiu mikro-organismo, kiu povas daŭri milojn da jaroj, la kunloĝado produktas la malsanon», aldonas la argentina sciencisto.
Marina Aizen
Daŭrigota…
En la franca:
En la hispana:
http://revistaanfibia.com/cronica/las-nuevas-pandemias-del-planeta-devastado/
Mapo pri senarbarigo - kaŭzoj:
Ruĝa: agrikultura aŭ mina industrio, konstruado, ktp…
Flava: migranta agrikulturo
Verda: forsta ekspluatado
Kaŝtankolora: arbaraj fajroj
Blua: urbanigo
28/03/2020
Kronviruso: la detruado de la ekosistemoj fare de la homaro faciligas ekaperon de epidemioj (1/3)