Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 mars 2020 2 24 /03 /mars /2020 15:55

24/03/2020

Lundon, italaj sindikatoj de metalindustrio kaj kemia sektoro alvokis al striko en Lombardio. Ili volas domaĝi sian sanon, kaj protestas kontraŭ registara dekreto, kiun ili juĝas tro malklara.

Post la anonco de registara dekreto juĝata tro malklara, pluraj italaj sindikatoj en metalindustrio kaj kemia sektoro alvokis, lundon 23an de marto, al striko en Lombardio, por domaĝi la sanon de siaj membroj, dum la lando provas bremsi plivastiĝon de la kronviruso.     

Tiu dekreto, anoncita sabaton fare de la prezidento de la itala konsilio Giuseppe Conte, ordonis fermadon de ĉiuj entreprenoj ĝis la 3a de aprilo, escepte de tiuj, kiuj estas esencaj al la nutradĉeno de la lando.    

FILCTEM, FEMCA kaj UILTEC, ĉefaj sindikatoj en la kemia sektoro, alvokis al unutaga striko merkrede, celante la entreprenojn, kiujn ili juĝas ne-esencaj al la itala nacia strebo, kaj kie sekureco de la salajruloj ne estas garantiata. Ili precizigos post kelkaj tagoj la kondiĉojn de sia movado.    

En la metalindustrio, FIOM, FIM kaj UILM opiniis, en kuna komunikaĵo, ke la listo mencianta la entreprenojn, kiuj ricevis permeson daŭrigi sian aktivecon estas tro longa kaj juĝas, ke la ĉeesto de kelkaj sektoroj estas kontestebla.

Industria pulmo de Italio, Lombardio ankaŭ estas la provinco plej tuŝata de la kronvirusa pandemio, kiu mortigis 5 476 personojn, laŭ bilanco starigita pasintan dimanĉon.

17/03/2020

COVID-19: Kion faras kaj diras la sindikatoj de la tuta mondo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/03/covid-19-kion-faras-kaj-diras-la-sindikatoj-de-la-tuta-mondo.html

Dum la nova kronviruso disvastiĝas tra la tuta mondo, la laboristoj kalkulas pri siaj sindikatoj por subteni kaj defendi ilin.

Gravas pro tio, ke la sindikatanoj povu trovi en Interreto fidindajn kaj precizajn informojn pri tio, kion diras kaj faras la sindikatoj fronte al la pandemio, konata sub la nomo COVID-19.

Ekde hodiaŭ, LabourStart prezentos specialajn paĝojn en ĉiuj niaj lingvoj kun novaĵoj pri la sindikatoj kaj la pandemio:

https://www.labourstart.org/covid-19.php?langcode=eo     

Bonvolu disvastigi tiujn informojn en via sindikato.

Se via sindikato publikigas informojn pri la kronviruso, bonvolu enskribiĝi kiel memvola korespondanto de LabourStart, cele al divido de tiuj informoj kun aliaj:

https://www.labourstart.org/pico/?en/newcorrespondent

Dankon

Labourstart

neniammilitointerni - dans Kronviruso
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }