Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 mars 2020 2 03 /03 /mars /2020 22:32
ANGELOS TZORTZINIS / AFP

03/03/2020

Grekio spertas alvenon de miloj da migrantoj ĉe sia tera kaj mara landlimo. La aŭtoritatoj volas malinstigi ilin eniri en Eŭropon.

Per pafoj en la akvon kaj bastonbatoj, la greka marborda polico provas per ĉiaj rimedoj malhelpi la rifuĝintojn eriri en sian teritorion de post la malfermo de la landlimo fare de Turkio. 

De lundo, bildoj de improvizita boato turmentita de la grekaj aŭtoritatoj disvastiĝas en la sociaj retoj. Oni vidas ilin pafante proksime de la pneŭmatika boato, kaj forpuŝi la rifuĝintojn per bastonoj.     

La streĉiteco estas vigla de post pasinta semajnfino. La retejo de la RTBF raportas, ke dimanĉon, la loĝantoj akceptis per insultoj kaj krioj, la rifuĝintojn, kiuj provis albordiĝi. Ili malhelpis ilin elboatiĝi dum du horoj, antaŭ ol la marborda polico metis ilin en sekureco.

Lundon, viglaj kolizioj okazis kun la policistoj proksime de la kampadejo Moria, ĵetaĵoj kontraŭ larmigaj gasoj.

Infano aliparte estis trovita mortinta marvaste de la insulo Lesbo, post ŝippereo de boato, kiu transportis 50 personojn. Laŭ Ankaro, ankaŭ du rifuĝintoj estis mortigitaj de la greka polico, dum ili provis eniri en la landon.    

«Mi kuris, ili pafis al ni, batis nin. Ili ĉion ŝtelis de ni: la monon, la dokumentojn, la telefonon, la ŝuojn», plu rakontas gambia rifuĝinto, kiu provis transiri la landlimon.

Kvieteco sendube ne revenos tuj, dum la turka estro Recep Tayyip Erdoğan promesas la alvenon de «miliono» da migrantoj en Eŭropa Unio.

01/03/2020

Turko-grekia landlimo: la rifuĝintoj estas ambaŭflanke kaptitaj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/03/turko-grekia-landlimo-la-rifugintoj-estas-ambauflanke-kaptitaj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }