Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 mars 2020 3 18 /03 /mars /2020 22:38
Foto: Yoan Valat / AFP

18/03/2020

Salajruloj de produktejo, norde de Francio, denuncas la mankon de respekto pri la sanitaraj reguloj ligitaj al la kronvirusoj.

Laboristoj maltrankviliĝas pro sia interproksimeco en la laboro. Pluraj uzinoj de produktado, en la Nordo, spertis pasintan mardon movadojn de protestado kontraŭ la sanitaraj riskoj ligitaj al la kronviruso, interalie ĉe Amazon en Lauwin-Planque kaj La Redoute en Wattrelos.  

Kelkaj salajruloj provis uzadi sian rajton al labor-interrompo, elvokante ne-respekton de la sanitaraj reguloj, kaj konsiderante aliparte, ke iliaj aktivecoj «ne estas vivgravaj por la socio».

  

Rifuzo labori 

«Ni petas haltigon de tiuj entreprenoj por respekti la sanon de la salajruloj», notas la sindikata delegito CGT de la Redoute, kie mardon matene en la uzino de Wattrelos apud Lille, dudeko da salajruloj rifuzis reiri al sia laborposteno.

«Certe, la direkcio reduktis la skipojn de 120 laboristoj al 40, sed la lokoj estas tre mallarĝaj, kaj ni ne disponas pri maskoj», substrekas la CGT, kiu denuncas la fakton, ke «la sidejo estas fermita, kaj la laboristoj de la uzino ĉiutage laboras proksime unu de la aliaj».

«Por limigi la nombron de personoj en la areo, nur duono el la personaro ĉeestas en ĉiu skipo, ĝi laboras ĉiun duan semajnon, eksplikas la direkcio de la Redoute. La kunlaborantoj do estos en portempa senlaboreco dum 50% el la labortempo. Ni sukcesis starigi templimon je kvar horoj inter la fino de la matenskipo kaj la enpostenigo de la posttagmeza skipo».

 

Ĉirkaŭ 300 salajruloj plenumis sian rajton al labor-Interrompo  

Simila streĉiteco ekzistas en la loĝistika areo de Amazon en Lauwin-Planque, apud Douai. «De post dimanĉo, ĉirkaŭ 300 salajruloj plenumis sian rajton al labor-interrompo, ĉar nenio estis efektivigita koncerne sanitaran aranĝon, kaj 2 600 personoj laboras en tiu areo», substrekas la CGT.

La surloka sindikato renkontis la sub-prefekton de Douai, mardon post-tagmeze, por elvoki la problemon. La direkcio de Amazon certigas, ke ĝi starigis la necesajn sanitarajn aranĝojn, devigante la salajrulojn «malinfekti kaj purigi mem siajn laborpostenojn».

 

Suspekto de Covid-19 

«Niaj skipoj laboras por garantii, ke ni kapablas plu liveri niajn varojn  al la plej tuŝataj klientoj, ĉar multaj el ili ne havas alian rimedon por akiri bazajn varojn», certigas Amazon.

Laŭ niaj informoj, kazo de Covid-19 estas suspektata ĉe salajrulino, kiu laboris sur la areo de Lauwin-Planque, en la nokto de lundo ĝis mardo.

«Ŝi vizitis sian kuraciston, kiu konsilis al ŝi izoliĝi. Ŝi scios pli post ok tagoj», substrekas informfonto.

«Tio estas tute senrespondeca lasi labori centojn da personoj en uzinoj, kies aktivecoj ne estas baza neceseco, sed la vendosumo pli gravas ol la sano», bedaŭras la sindikato SUD-komerco, kiu ankaŭ denuncas «la foreston de sanitaraj aranĝoj en kelkaj superbazaroj».       

 

«Estis necese adopti aranĝojn pli frue» 

«Multaj kasistinoj en superbazaroj plu laboras sen protektado», konfirmas la surloka sindikato CGT de Tourcoing. Kaj samaj sanitaraj misfunkciadoj estis menciitaj en pluraj uzinoj la lilla metropolo. «Estis necese adopti aranĝojn pli frue, denuncas SUD-komerco. La aŭtoritatoj malfruiĝis. La laboristoj ne suferu tiun mankon de anticipo, fare de la registaro».    

14/03/2020   

Kronviruso: strikoj en Italio por garantii la protektadon de la salajruloj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/03/kronviruso-strikoj-en-italio-por-garantii-la-protektadon-de-la-salajruloj.html

COVID-19: Kion faras kaj diras la sindikatoj de la tuta mondo

Dum la nova kronviruso disvastiĝas en la tuta mondo, la laboristoj kalkulas pri siaj sindikatoj por subteni kaj defendi ilin.

Gravas pro tio, ke la sindikatanoj povu trovi en Interreto fidindajn kaj precizajn informojn pri tio, kion diras kaj faras la sindikatoj fronte al la pandemio, konata sub la nomo COVID-19.

Ekde hodiaŭ, LabourStart prezentos specialajn paĝojn en ĉiuj niaj lingvoj kun novaĵoj pri la sindikatoj kaj la pandemio:

https://www.labourstart.org/covid-19.php?langcode=eo     

Bonvolu vastigi tiujn informojn en via sindikato.

Se via sindikato publikigas informojn pri la kronviruso, bonvolu enskribiĝi kiel memvola korespondanto de LabourStart cele al divido de tiu informo kun aliaj:

https://www.labourstart.org/pico/?en/newcorrespondent

Dankon

Labourstart

neniammilitointerni - dans Kronviruso
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }