Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 mars 2020 5 27 /03 /mars /2020 16:15
LP/Valentine Rousseau

27/03/2020

Manko de nutraĵoj, de alirebleco al akvo, risko de epidemio en la ladurboj, kie regas granda interpersona proksimeco: kolektivo substrekas «la absolutan urĝecon» organizi sanitaran kaj nutradan helpon.

Ĵaŭdon 26an de marto, la kolektivo CNDH Romeurope alarmas pri «absoluta urĝeco» en kunteksto de kronvirusa epidemio.

 «Ni estas tre tre maltrankvilaj», resumas Clémentine Sinquin, ĝenerala delegitino de tiu kolektivo, kiu denuncas «katastrofan situacion» por la 19 000 Romaoj, inter kiuj duono estas infanoj, vivantaj en ladurboj kaj okupataj domoj en la tuta lando.

«Nutradhelpo estas nun improvizita, kaj nur iniciate de asocioj. Ni atendas, ke la prefektejoj prizorgu la aferon, ĉar niaj membroj raportas pri okulfrapaj bezonoj, ekzemple laktopulvoro», ŝi diras. En kelkaj kampadejoj, kiel Tuluzo, la asociaj aktivuloj «renkontis familiojn, kiuj ne manĝis de pluraj tagoj, pro la trudizoliĝo».         

 

80% el la kampadejoj estas senigitaj je akvo 

Alia temo de maltrankviliĝo estas alirebleco al akvo. Efektive 80% el tiuj kampadejoj estas senigitaj je ĝi. «Stariĝas problemo pri moviĝo de la personoj: homoj ricevis monpunon en Argenteuil (Val-d’Oise), dum ili eliris por plenigi kanistrojn… Sen akvo, interpersona distancigo ne eblas, kaj tio estas problemo, koncerne disvastigon de la viruso», substrekas Clémentine Sinquin, kiu postulas instaladon de akvofontoj».

Fine, koncerne kuracadon, la asociaj aktivuloj bedaŭras foreston de medicina rondirado. «Kiel rimarki kaj orienti la personojn, kiuj prezentas simptomojn, dum ili disponas pri neniuj informoj en sia lingvo», sin demandas la ĝenerala delegitino de CNDH Romeurope.

neniammilitointerni - dans Kronviruso
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }