Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 mars 2020 7 15 /03 /mars /2020 22:10
Foto courtesy FAO

15/03/2020

De post la komenciĝo de la jaro 2020, miliardoj de dezertakridoj damaĝas Orientan Afrikon. Tiuj svarmoj, kiuj ruinigas kulturojn jam atingis Kenjon, Etiopion, Eritreon, Ĝibuton, Somalion, Ugandon, Sudanon kaj Tanzanion. La "Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de la Unuiĝintaj Nacioj" (ONA) taksas ĝis 76 milionoj da dolaroj la koston de plano por lukti kontraŭ tiu plago, kaj petas helpon de la internacia komunumo. Tio estas la plej grava invado de tiu migranta insekto en daŭro de 25 jaroj.        

La dezertakridoj (Schistocerca gregaria) estas la plej detruaj migrantaj predantoj en la mondo. Li estas herbovora kaj manĝas ĉiutage ekvivalenton al sia pezo, t.e po du gramojn tage. Svarmo je 1 kvadrata kilometro, kiu entenas 80 milionojn da individuoj, konsumas ekvivalenton al tio, kion manĝas 35 000 personoj ĉiutage.

 

Konsekvenco de la klimata varmiĝo 

Fine de januaro, la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo taksis ĝis «76 milionoj da dolaroj» la koston de plano por lukti kontraŭ la akridoj. «Ĝis nun, ni ricevis nur 20 milionojn da dolaroj», precizigis la ĝenerala kunsekretario por la Humanitaraj aferoj de UN, Mark Lowcock, la 10an de februaro. Li menciis, ke tiu fenomeno estas konsekvenco de la klimata varmiĝo kaj asertis, ke tiu kreskado de la nombro de akridoj estas «la plej grava de antaŭ 70 jaroj por Kenjo, kaj plej grava de antaŭ 25 jaroj por Etiopio aŭ Somalio».   

Se la fenomeno pligraviĝus, dum jaro aŭ pli, ĝi fariĝus «invado» de dezertakridoj kun teruraj konsekvencoj por la estontaj rikoltoj, utilaj al la nutrado de la loĝantaro. Ses «invadoj» da akridoj okazis en la 20a jarcento, kies lasta okazis en 1987-1989.    

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }