Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 mars 2020 3 11 /03 /mars /2020 22:06
Fotisto: Issei Kato/Reuters

11/03/2020

Naŭ jarojn post la nuklea katastrofo okazinta la 11an de marto 2011, post tertremo je 9 gradoj laŭ la skalo de Richter, sekvata de giganta cunamo, la operatoro Tepco avertis, ke la infektitaj akvoj, kiuj akumuliĝas sur la zono atingos siajn limojn de stokado. Post mallonga tempo, estos necese permesi elverŝadon de tiu akvo en la Pacifiko, sed la kooperativo de fiŝkaptistoj de la regiono de Fukuŝimo kontraŭas tion.  

Pli ol mil bluaj kaj grizaj cisternoj entenantaj po 1 200 tunojn da infektita akvo vastiĝas laŭ granda surfaco sur la nuklea areo de Fukuŝimo. Tiu akvo estas uzata por malvarmigi tri el la ses reaktoroj de la centralo, kies koroj fandiĝis dum la akcidento. Ĝi miksiĝas kun la pluvaj kaj subteraj akvoj, kiuj enfiltriĝas en la sub-grundojn de la konstruaĵoj de la reaktoroj.

La operatoro Tepco disponas pri tri uzinoj por elimini ĉiujn radionuklidojn, kiujn ĝi entenas, escepte de la tricio.

Parto el la traktita akvo estas reinjektita en la malvarmigan sistemon de la reaktoroj. Sed la cetero estas stokita.

Tepco avertis, ke la plena kapableco de stokado (t.e 1,3 miliono da tunoj) estos atingita fine de la jaro 2020. Konsekvence, la afero urĝas. Por malembarasi la akvon, la japana registaro antaŭvidas ĝian elverŝadon en Pacifiko. La Internacia Agentejo pri atomenergio de Vieno aprobas elverŝadon en la maro.

La japana registaro scias, ke finfine alia elekto ne ekzistas ol permesi la elverŝadon de tiu akvo en la Pacifiko. La problemo estas, ke 80% el la traktita akvo ne respektas la normojn, kiuj ebligas ĝian elverŝadon en la naturo. Ĝi estu denove filtrita. Tamen la kooperativoj de fiŝkaptistoj de Fukuŝimo ne volas elverŝadon en la Pacifiko, ĉar pasintjare ilia fiŝkaptado ne superis 15% la nivelojn atingitajn antaŭ la nuklea akcidento.   

24/12/2019

Atomkatastrofo de Fukuŝimo-Dajiĉi: Japanio volas forĵeti infektitan akvon en la naturmedion

 Atomkatastrofo de Fukuŝimo-Dajiĉi: Japanio volas forĵeti infektitan akvon en la naturmedion

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }