Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 mars 2020 3 04 /03 /mars /2020 16:18
REUTERS

04/03/2020

Pasintan mardon, la centro Simon Wiesenthal de lukto kontraŭ antisemitismo kaj rasismo malkaŝis la nomon de multaj nazioj.

Tiu listo, kiu entenas la nomojn de 12 000 nazioj instalitaj en Argentino dum la 1930aj jaroj, estis malkaŝita mardon fare de la centro Simon Wiesenthal de lukto kontraŭ antisemitismo kaj rasismo. Multaj el ili «nutradis unu aŭ plurajn bankkontojn en la Schweizerische Kreditanstalt, kiu fariĝis poste Banko Credit Suisse (Svisa kredito), kies sidejo estas en Zuriko», raportis la centro, kiu persekutas la naziajn krimulojn de la dua mondmilito.      

 

Por-nazia reĝimo 

«Laŭ ni, tiuj bankkontoj longtempe neaktivaj posedas monon ŝtelitan de la judaj viktimoj» de naziismo, opinias la centro Simon Wiesenthal, en komunikaĵo. «Dum la 1930aj jaroj, la militisma por-nazia reĝimo de la prezidento José Félix Uriburu, kromnomita «Von Pepe» pro lia germanofilio, kaj ties posteulo Agustin Pedro Justo, akceptis kreskantan nazian ĉeeston en Argentino», eksplikas la centro Wiesenthal.

En 1938, la NSDAP/AO, internacia branĉo de la nazia partio, enkalkulis tiel 1 400 membrojn en Argentino, kaj havis oficialan agnoskon.   

Aliparte, argentina sindikato proksime de naziismo, la Germana Unuiĝo de la Sindikatoj, enkalkulis 12 000 membrojn, kaj 8 000 personoj aliĝis al diversaj organizaĵoj, kiuj helpis la naziojn, laŭ la centro.    

 

Provo forviŝi la pruvojn 

Ili apartenis al «germanaj entreprenoj kiel IG Farben (provizanto de la gaso Zyklon-B, uzata por mortigi la Judojn kaj aliajn viktimojn – Noto de la Tradukanto: Politikajn opoziciantojn, sindikatanojn, Romaojn, Polojn, samseksemulojn, atestantojn de Jehovo, mensmalsanulojn, ktp. - de naziismo en la ekstermejoj) aŭ financaj organismoj kiel la Germana Transatlantika Banko kaj la Germana Banko de Sud-Ameriko», laŭ la centro.

«Ŝajne, tiuj du bankoj estis utiligitaj por efektivigi ĝirojn de la nazioj al Svislando, asertis Ŝimon Samuels, unu el la direktoroj de la organismo. «Multaj personoj menciitaj en la listo havis rilatojn kun por-naziaj entreprenoj, kiuj figuras en la nigra listo de Usono kaj Unuiĝinta Reĝlando dum la dua mondmilito», mencias la centro Wiesenthal.

     

Bruligitaj arkivoj  

Argentinaj por-naziaj grupoj provis forviŝi la pruvojn de tiuj aktivecoj, bruligante la arkivojn. Sed la argentina enketisto Pedro Filipuzzi, laborante en la eks-sidejo de la nazioj en Bonaero, malkovris tie hazarde originan kopion de la listo de tiuj 12 000 nomoj kaj komunikis ĝin al la centro Wiesenthal. Pluraj dekoj da naziaj estroj, kulpaj pri Holokaŭsto, inter kiuj la doktoro Josef Mengele kaj la SS Adolf Eichmann, kulpa pri alkonduko de la Judoj ĝis la mortokampoj, rifuĝis en Argentino post la milito, plimulte sub falsaj identecoj por trompi la enketistojn. 

21/02/2020

Germanio: pafadoj en Hanau: ekstremdekstro «banaligis malamegan diskurson kontraŭ malplimultoj etnaj kaj konfesiaj»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/02/germanio-pafadoj-en-hanau-ekstremdekstro-banaligis-malamegan-diskurson-kontrau-malplimultoj-etnaj-kaj-konfesiaj.html

28/01/2020

75-a datreveno de la liberigo de Aŭŝvico: «La vero pri la Holokaŭsto ne forpasu»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/01/75-a-datreveno-de-la-liberigo-de-ausvico-la-vero-pri-la-holokausto-ne-forpasu.html

neniammilitointerni - dans Historio
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }