
18/02/2020
Nova signo de la klimata ŝanĝiĝo, du insuloj de la indonezia provinco de Suda Sumatro malaperis pro la leviĝo de la akvoj, laŭ la "Indonezia forumo por la Medio" (Walhi). La neloĝataj insuletoj nomataj Betet kaj Gundul situas nun je unu kaj kvar metroj sub la marnivelo.
«Se nenio estos farata, kvar aliaj insuloj, kiuj elmergiĝas je malpli ol kvar metroj, povus suferi la saman sorton», alarmas Hairul Sobri, direktoro de la Walhi. Sume, 23 insuletoj situantaj sur la orienta marbordo de la insulo Sud Sumatro estas minacitaj. Plejparte estas neloĝataj, sed kelkaj kiel la insulo Salah Namo akceptas kelkajn loĝantojn. Tiuj ĉi jam devis transloki siajn domojn je pluraj dekoj da metroj en la teritorion por fronti la leviĝon de la akvoj.
La klimata varmiĝo tamen ne estas la sola kialo. Ankaŭ intensa uzado de fekundigiloj, drenado de la subteraj akvoj, kaj ekstraktado de sablo, estigas malaltiĝon de la grundoj. Indonezio tute ne estas ekzemplo koncerne la lukton kontraŭ la klimata varmiĝo. La lando estas unu el la plej gravaj konsumantoj de karbo. Ĝi estas submetata al amasa senarbarigo kaj rapidiga sekiĝo de siaj humidaj zonoj, kio konsistigas gravajn karbonputojn.

