Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 février 2020 6 22 /02 /février /2020 15:47
David W Cerny/Reuters

22/02/2020

Antaŭ du jaroj, Slovakio eksciis pri la morto de Jan Kuciak, esplor-ĵurnalisto, kaj de lia fianĉino. Por la unua fojo de antaŭ 30 jaroj, la socio invadis la stratojn kaj akiris la demisiojn de la ministro pri internaj aferoj, kaj de la Cefministro poste.

La plej grava el la ceremonioj organizitaj omaĝe al Jan Kuciak kaj lia fianĉino estis tiu de la civitana movado «Por deca Slovakio». Ĝi kolektis iom pli ol 15 000 personojn vestitajn per ĉapoj, kapuĉoj, kaj koltukoj. Tiu homamaso, impona por tiu lando, amasiĝis sur granda placo en malvarmo kaj frosta vento, fronte al la sidejo de la Ĉefministro.

Tiu kvieta homamaso aplaŭdis preskaŭ diskrete: nek sloganoj, nek flagrubandoj, sed soleneco, seriozeco, kaj palpebla kolero. 

 

Mafiaj figuroj estas celitaj

Pli frue en la tago, dum la kolektiĝo de la opoziciaj partioj, la patrino de la fianĉino de la ĵurnalistoj elvokis ĉe la mikrofono sian filinon, kaj ne povis reteni siajn larmojn. Piede de la podio, ĉirkaŭ portreto de la juna paro, kandeletoj estis kunportitaj, kaj laŭvice prilumitaj fare de la pasantoj.    

Religiuloj, aktivuloj de NeRegistaraj Organizaĵoj, politikuloj… Ĉiuj celas kaj indikas mafiajn figurojn. 16 manifestacioj okazis de post la duobla murdo, kaj tiu socio, kie parolo liberiĝis ne plu forlasas la publikan spacon. Ĉiuj alvokas ŝanĝon per balotado. Ĉi-vendredon vespere, en familio, ĉiuj generacioj miksitaj, la slovakoj tion promesas: ili voĉdonos venontan sabaton por la deputitaj balotoj.

La kuranta proceso montris la amplekson de la koruptado kaj de la ligoj inter la reganta partio kaj krimeco. La partio, pri kio temas, la Smer-SD (soci-demokrata) perdis ĉiujn interajn balotojn, kaj alfrontas tiujn ĉi en malfacila situacio.

Jan Kuciak enketis pri koruptado. Li estis murdita en sia hejmo kun sia kunulino.

Malĝoje, centoj da slovakoj defiladis sur la stratoj de Bratislavo. Kelkaj portis portreton de Jan Kuciak. La ĵurnalisto 27-jara kaj lia kunulino Martina Kusnirova estis murditaj en sia hejmo. La murdo ŝajne rilatas kun la laboro de la ĵurnalisto, dediĉita al koruptado.

«Mi kredas, ke tio montras, en kia stato estas Slovakio, koncerne la rilatojn kun mafio, kaj koruptado, koleras Vladimir en la homamaso. Tio sufiĉas. Unu guto superplenigas la glason». 

La enketo daŭras en ilia dometo de Veľká Mača. La paro estis mortigita per la sama armilo, kiu restas netrovebla.

La ministro pri kulturo demisiis post la murdo. 

La slovaka gazetaro publikigis la lastan artikolon de Jan Kuciak. Lia enketo temis pri la rilatoj inter proksimuloj de la slovaka registaro kaj la itala mafio, kaj pri la deturnoj de eŭropaj monhelpoj.

http://fr.euronews.com/2018/03/01/les-slovaques-rendent-hommage-au-journaliste-assassine

https://www.youtube.com/watch?v=hKloLgmhhZM

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }