Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 février 2020 7 02 /02 /février /2020 21:57

02/02/2020

Grupigitaj ene de la "platformo de organizaĵoj pri defendo de la homaj rajtoj kaj demokratio", kongaj NROj denuncis sabaton 1an de februaro la «arbitran» arestadon, kiu okazis en novembro kaj decembro 2019, de kvin aktivuloj de la movadoj "Ras-le-bol(«Sufiĉas»), kaj "Reprezenti la esperon". Ili ĉefe postulis ilian tujan liberigon.

Ĉiuj ĉi junuloj estas detenitaj en la malliberejo de Brazavilo. Aktivulo de la civitana movado "Ras-le-bol" estis formale akuzita pri instigo al tumulto de la publika ordo, dum kvar aktivuloj de la movado "Reprezenti la esperon", gvidata de Andréa Ngombet, kongano de la diasporo kaj kandidato al la prezidenta baloto de 2021, estas akuzitaj pri atenco kontraŭ la interna sekureco de la Ŝtato.

Laŭ Alex Dzabana Wa Ibaka kaj Joe Washington Ebina, ambaŭ defendantoj de la homaj rajtoj, «temas pri fantaziaj akuzoj». «Tio estas tiel absurda, ke laŭ ni, tiu afero kaŝas aliaĵon ; tio fakte celas malhelpi esprimliberecon de la civitanoj», opiniis Alex Dzabana Wa Ibaka. «Tio estas nekomprenebla. Ni ne komprenas, kaj ni ne volas miksi la akuzojn» indignis siaflanke S° Ebina.

Freeman Bouka, membro de la kunordigado de "Ras-le-bol" postulis tujan kaj senkondiĉan liberigon de la enkarcerigitoj. «Nia alvoko petas tutsimple liberigon, ĉar ili kulpas pri nenio. Ilia engaĝigo ne estas krimo. La fakto aniĝi al asocio ne estas krimo ; eĉ malpli aniĝi al politika partio».

«La junuloj estis arestitaj kaj malliberigitaj pro ilia kulpa agado. la justicaj problemoj ne solviĝas per malafablaj deklaroj. Kiam la okazo prezentiĝos, ili kontaktos advokaton por sia defendo», reagis jura fonto, kiu deziris konservi anonimecon.     

 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }