Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 février 2020 4 06 /02 /février /2020 14:55

06/02/2020

Tia kolektiva proceso estas la unua, kiu aplikas la novan kontraŭ-gejan leĝon en la lando.

La 4an kaj 5an de februaro, 47 personoj ĉeestis en la akuzejo, en la ĉefurbo de Niĝerio, plej loĝata lando de Afriko, kun preskaŭ 200 milionoj da loĝantoj. Ĉiuj estas akuzataj pri «publika demonstrado de inklino al samseksaj personoj». Pro tiu sola motivo, ili riskas ĝis dek jaroj da malliberejo.

Tio estas la tria serio de aŭdiencoj en tiu proceso, kiu komenciĝis pasintan aŭtunon ĉe la Alta federala kortumo de Lagoso. Ĉiuj ĉi viroj estis arestitaj antaŭ preskaŭ du jaroj, en la noktoklubo de hotelo en tiu urbo. Ilia argumento pri defendo estas simpla: «Ni nenion faris, tio estis simpla datreveno-festo». Alidirite, ilia sola maniero elturniĝi, estas fari la demonstron, ke ili ne estas samseksemuloj. Defendi ian rajton al libera seksorientiĝo havus nenian bonŝancon sukcesi, kaj estus peno senefika.

Tiu proceso estas senprecedenca: neniam la leĝo, kiu de post la jaro 2014 malpermesas la samseksemajn rilatojn en Niĝerio, kondukis al tiaj justicaj persekutoj.

 

Homofobia interkonsento 

Niĝerio estas unu el la plej homofobiaj landoj en la mondo: ia socia kaj politika interkonsento ekzistas kontraŭ la samseksemuloj. Tio eĉ estas unu el la maloftaj temoj, kiuj ebligas unuanimecon inter la sudo de la lando, plimulte kristana kaj la nordo plimulte islama, kie ŝario estas aplikata: la samseksemuloj riskas mortopunon per ŝtonmortigo.

Sen atingi tiun gradon de puno, la samseksemuloj suferas draŝadojn, turmentadojn, humiligojn, ĉantaĝojn, dungo-diskriminaciojn, ktp.

Laŭ pluraj studaĵoj, pli ol 90% el la 200 milionoj de Niĝerianoj konsideras samseksemon neakceptebla kaj kontraŭ-natura. Kaj tiu socia perforto duobliĝas do per Ŝtata perforto, kun interalie tiu leĝo de 2014, kiu kriminaligas samseksemon. Tiu leĝo estas vigle denuncita de ĉiuj asocioj pri defendo de la homaj rajtoj.

   

Samseksemo estas kriminaligita en pli ol 30 afrikaj landoj 

Ĝenerale, sur la afrika kontinento, la situacio de la samseksema komunumo komplikas: en pli ol 30 landoj, do pli ol duono el la afrikaj landoj, la rilatoj inter samseksaj personoj estas submetitaj al punpersekutoj. Kaj en kelkaj landoj, kiel Ugando, en la regiono de la Grandaj Lagoj, la situacio estas katastrofa, kun leĝprojekto, kiu eĉ estis kromnomita «Kill the gays» («Mortigu la gejojn» en la angla). La situacio estas apenaŭ pli bone en Kenjo aŭ Tanzanio, oriente de la kontinento.

La lasta lando, kiu malkriminaligis samseksemon en Afriko, estas Bocvano, sude de la kontinento, pasintan junion. Same sude de Afriko, Angolo kaj Mozambiko: ĉi tie, la kontraŭ-samseksemaj leĝoj estis nuligitaj tiujn lastajn jarojn.

Tiu kolektiva proceso en Niĝerio estas konsekvence atente observata: ĝi havas simbolan valoron.              

05/01/2019

Niĝerio: arestita pro samseksemo : «Mia komunumo minacis mortigi min, se mi reiras hejmen»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/01/nigerio-arestita-pro-samseksemo-mia-komunumo-minacis-mortigi-min-se-mi-reiras-hejmen.html

04/08/2017

Niĝerio: maltrankvilo de la GLATa-komunumo post arestadoj en Lagoso

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/08/nigerio-maltrankvilo-de-la-glata-komunumo-post-arestadoj-en-lagoso.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }