Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 février 2020 6 08 /02 /février /2020 22:08
©Anna Pantelia/MSF

08/02/2020

Sur la greka insulo Lesbo, la streĉitecoj inter migrantoj kaj loĝantoj fariĝas ĝenerala interbatiĝo.

La nombro de migrantoj eksplodas denove en Grekio. Ĝi atingis 75 000 en 2019, kaj jam kreskis je 3 000 de post la jarkomenciĝo. La migrantoj plimulte alvenas sur la kvin insuloj de Lesbo, Ĥio, Samoso, Kos kaj Leroso. Nur tiuj insuloj loĝigas pli ol duonon el tiuj azilpetantoj.

Tiuj insuloj frontas Turkion, kaj estas etapo al Eŭropo por dekoj da miloj da personoj. Tiuj viroj, virinoj kaj infanoj amasiĝas en kampadejoj fariĝintaj tro malgrandaj, nesalubraj, kaj danĝeraj. La kampadejo Moria, en Lesbo ekzemple, kapablas teorie akcepti 2 000 personojn. Ĝi enkalkulas nun preskaŭ 19 000. Necesejoj, duŝoj, medikamentoj ne sufiĉas. La rezulto estas, ke la migrantoj manifestaciis en la haveno de Mitileno, postulante plibonigon de siaj vivkondiĉoj, kaj plirapidigon de la proceduroj pri azilpetoj.

 

Al la kolero de la migrantoj, aldoniĝas tiu de la grekaj loĝantoj de la insuloj 

En 2015, kiam komenciĝis la migrado-krizo, la Grekoj ekzempligis per sia akceptemo, sindonemo kaj bonintenco, dum iliaj propraj ekonomiaj situacioj estis necertaj. Sed la tempo pasas, la migrantoj restas, kaj la kolero instaliĝas. Kontraŭ la registaro, poste kontraŭ Eŭropo, kaj fine eĉ kontraŭ la migrantoj. Lundon 3an de februaro, manifestacio de azilpetantoj estis subpremita de la polico. Ne sufiĉe vigle laŭ kelkaj loĝantoj, kiuj postulas la rajton regi mem la situacion. Mardon vespere, armitaj per bastonoj, viroj ĉaspersekutis migrantojn en la stratoj de la haveno.           

 

Ekstremdekstro ĝojas 

La surlokaj NeRegistaraj Organizaĵoj, superŝutitaj, provas kvietigi la situacion. La greka registaro volas konservi la kapablecon forpeli pli rapide la migrantojn, kies azilpeto estas rifuzita, por malembarasi la kampadejojn.

Tamen, ĝojas pri la situacio la nov-nazioj de la partio Ora tagiĝo, kiu komencis organizi milicojn sur la insuloj. Vizaĝkaŝitaj viroj intencas, ili diras, restarigi «ordon kaj leĝon».   

Ili fuĝis konfliktojn kaj mizeron de sia lando, sed tute ne estas liberaj. Preskaŭ 9 000 rifuĝintoj kaj migrantoj provas vivteni sin en la kampadejo por rifuĝintoj de Moria, sur la insulo Lesbo. Pro manko de liberaj lokoj en la kampadejo, centoj da ili vivas nun en granda malstabileco, ekstere de la kampadejo.

Maryam, Afganino 23-jara alvenis en Moria antaŭ semajno kun sia filo kaj multaj revoj en la kapo. Ŝia elreviĝo estis grandega.

«Estas terure. Kuracistoj ne ĉeestas por niaj gefiloj, ni havas nek medikamentojn, nek sufiĉe da nutraĵoj. Ĉiuj niaj infanoj estas malsanaj. Ni ne povas vivi en tiaj kondiĉoj. Se ili ne lasas nin iri al Eŭropo, almenaŭ ili plibonigu nian situacion», diras la junulino.

Kelkajn metrojn malproksime, adoleskantoj ludas futbalon, krom Mohammed. Li preferas karateon, kiu estas lia pasio. Je 18-jara, li aspiras fariĝi profesiulo kaj deziras instaliĝi en Francio. Sed nun, li bedaŭrinde dividas la senton de Mariam koncerne la kampadejon de Moria.

«Mi kredis, ke ni estos bonfartaj ĉi tie, ke ni estos instalitaj en loko agrabla por vivi, sed kiam mi alvenis, mi konsciiĝis, ke mi eraris. Mi vere estis ŝokita, kiam mi vidis la tendojn», li diras.   

Apostolos Staikos, euronews:

«La aktivuloj kaj NROj nomas la kampadejon de Moria «honto de Eŭropo». Ili postulas de la aŭtoritatoj, ke ili evakuu la infanojn kaj la vundeblajn rifuĝintojn el Moria. La greka registaro respondas, ke 4 000 personoj jam estis delokitaj dum tiuj kvar lastaj monatoj, sed pli kaj pli da rifuĝintoj plu alvenas sur la insulo».

https://gr.euronews.com/2018/09/20/maxi-epiviosis-sti-moria

https://www.youtube.com/watch?v=MInovr1Ggns

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }