Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 février 2020 3 19 /02 /février /2020 21:42

19/02/2020

Antaŭ kelkaj tagoj, LabourStart lanĉis kampanjon, subtene al la strikantaj laboristoj en la malsanulejoj de Germanio.

Hodiaŭ, ni havas bonajn novaĵojn: ni interrompis la kampanjon pete de la sindikato. La  laboristoj akiris grandegan venkon.

Mi lasas la sindikaton havi la lastan vorton pri la temo.

Jen mesaĝo, kiun ni ricevis de Sylvia Bühler, de la sindikato Ver.di, membro de la administracia konsilio de la sindikato, kaj respondeculino de la soci- kaj sanservoj.

--------------------------------   

La konflikto pri la kolektivaj konvencioj ĉe Ameos en Saksio-Anhalto estas en plena evoluo. Post esplora kunsido, la malsanuleja entrepreno finfine konsentis komenci intertraktadon pri kolektiva konvencio. La absoluta blokado de la dunganto ĉesis – grandega sukceso, danke antaŭ ĉio al la strikantaj kolegoj, kaj la eksterordinara ondo da solidareco.    

Por ebligi bonan kondukon de la intertraktadoj, la striko en la malsanulejoj de la urboj Bernburg, Aschersleben-Staßfurt, Schönebeck kaj Haldensleben estas interrompita por daŭro de kvar semajnoj. Ni atendas nun Ameos ĉe la intertraktada tablo kun taŭga oferto. La diskriminacio spertita de la dungitoj de Ameos, kompare kun la aliaj dungitoj de la malsanulejoj en la regiono devas tuj ĉesi. Klaras ankaŭ, ke almenaŭ 14 homoj maldungitaj estu reenpostenigitaj. Bonan solvon ekzistas por ĉiuj koncernataj personoj. Ni plu pretas agadi.

La laboristoj de Saksio-Anhalto montris, ke ili povas lukti eĉ en entrepreno kiel Ameos. Ili montriĝis solidaraj kaj kuraĝe ne rezignis.       

Ankaŭ la impresa solidareco estis decidiga por tiu sukceso. Laboristoj el tuta Germanio kaj multaj landoj subtenis la strikantojn per siaj mesaĝoj de solidareco. Pluraj aktivuloj de Ver.di vojiris ĝis centoj da kilometroj, por manifestacii sian subtenon surloke.

Ameos estis inundita de protest-mesaĝoj - 7 970 el la tuta mondo pere de la retplatformo «LabourStart». 

La opinia publiko kaj la politikaj respondeculoj stariĝis favore al la postuloj de la laboristoj. Ĉio ĉi kontribuis konduki la entreprenon akcepti intertraktadojn.   

Tiel funkcias la sindikatoj: la laboristoj unuiĝas kaj defendas siajn kolektivajn interesojn kun decidemo kaj solidareco. Subteneta de forta komunumo. 

Mi adresas mian profundan dankemon al ĉiuj, kiuj helpis.

04/02/2020

Germanio: Labourstart Kampanjo: Ameos maldungas laboristojn kaj rifuzas kolektivajn intertraktadojn

Bildo: “Homoj antaŭ profito”

https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=4304

http://neniammilitointerni.over-blog.com/preview/58295e8033f0579967b630ba2344d0f8480fd85e

Bildo: “Homoj antaŭ profito”

La laboristoj de Ameos en Germanio, privata malsanuleja korporacio kun profitodona celo, postulas justajn salajrojn, garantiatajn per kolektiva konvencio. En la federacia lando Saksio-Anhalton oriente de Germanio ekzemple, la flegistinoj ricevas ĝis 500 eŭroj malpli ol la ekvivalentaj dungitoj de la aliaj malsanulejoj. Sed Ameos rifuzas subskribi kolektivan konvencion kun la sindikato ver.di. Post mallonga amasa striko en novembro, Ameos maldungis sen antaŭavizo 14 laboristojn, kaj minacas maldungi 800 aliajn laboristojn, se la sindikata aktiveco daŭros. La laboristoj nun komencis senliman strikon. Ili luktas por akiri pli bonajn salajrojn. Adekvata mongajno ebligos ankaŭ trovi pliajn personojn por la profesioj pri sano. La prioritato estas liveri adekvatajn sanservojn al la regiono, kaj ne realigi pli kaj pli altajn profitojn. 

La laboristoj bezonas vian subtenon en sia lukto. Bonvolu kuniĝi kun ni por sendi protest-mesaĝojn al la regiona direktoro Frank-Ulrich Wiener, kaj la prezidento de la estraro de Ameos, Dr Axel Paeger.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }