Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 février 2020 4 27 /02 /février /2020 22:02

27/02/2020

Kolorado estas la 22a usona Ŝtato, kiu oficiale abolas la mortopunon: merkredon, la lokaj deputitoj adoptis leĝon, kiu abolas tiun aranĝon, ekde la 1a de julio 2020, per 38 voĉoj kontraŭ 27.

La teksto estis transmetita al la guberniestro de tiu Ŝtato de okcidenta Usono, la demokrato Jared Polis, kiu jam esprimis sian intencon ratifi ĝin kaj mildigi la punon de tri mortokondamnitoj, kiuj atendas sian ekzekuton.         

La abolo de tiu aranĝo tre kontestita, interalie de la respublika opozicio, estis la temo de intensaj debatoj. Verŝajne pro manko de argumentoj, respublika reprezentanto, Steve Humphrey, legis la Biblon dum 45 minutoj.

Ekde la 1a de julio, la plej severa puno en Kolorado estos porĉiama malliberejo sen ebleco de punredukto. 

«Impresis kaj emociis min la atestoj kaj debatoj, kiujn ni aŭdis», deklaris la ĉefo de la demokratia plimulto, Alec Garnett. «Mi havas esperon en socio, en kiu resursoj estas dediĉitaj al reedukado, ne al apelacio ; al traktadoj de la dependeco, ne al mortigaj injektoj» li daŭrigis en komunikaĵo transmetita al la surlokaj mediatoj.

La elektitoj de Kolorado multfoje provis nuligi la mortopunon de post ĝia restarigo en 1979, vane ĝis nun.

La sola mortokondamnito, kiu estis efektive ekzekutita en tiu Ŝtato de post tiu dato estis Gary Lee Davis, deklarita kulpa pri seksperforto kaj murdo, mortinta en 1997.

La potenca usona organizaĵo pri defendo de Homaj rajtoj ACLU priĝojis tiun decidon. En komunikaĵo, ĝi kvalifis ĝin kiel «fenomenan venkon por la justico»,

«La mortopuno ne havas lokon en Usono. Preskaŭ 50 jarojn da statistikoj pri la mortopuno pruvis, ke ekzekuti homojn sen eraro ligita al la raso, ne eblas sen konsekvencoj arbitraj, kostaj kaj nehumanaj», reagis Cassandra Stubbs, respondeculino de la kampanjo de ACLU kontraŭ la mortopuno.     

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }