
25/02/2020
Erlan Baltabay, gvidanto de sendependa sindikato de la laboristoj en la sektoro de petrolo kaj energio en Kazaĥio, estas enkarcerigita de post la 16a de oktobro 2019.
La registaro de Kazaĥio estis celita de granda internacia protest-kampanjo. Tiu ĉi ricevis ĝis nun la subtenon de 5 347 personoj.
Sed la aŭtoritatoj provas nun starigi novan dosieron kontraŭ Erlan por reteni lin en malliberejo, dum lia unua puno finas venontan monaton.
La vivkondiĉoj en malliberejo estas teruraj. Erlan ne ricevas la urĝan kuracadon, kiun li bezonas. Lia sano difektiĝas.
Se vi ne ankoraŭ subtenis tiun kampanjon, bonvolu preni momenton por fari tion:
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=4216
Dankon!

02/11/2019
Kazaĥio: Labourstart Kampanjo: la sindikata gvidanto Erlan Baltabay enkarcerigita – denove!
En julio ĉi-jare, Erlan Baltabay, gvidanto de la sendependa sindikato de la laboristoj en la sektoro petrolo kaj energio de Kazaĥio, estis kondamnita je sep jaroj da malliberejo pro politikaj kialoj. Vasta sindikata mobilizado sekvis, inkluzive de LabourStart-kampanjo, subskribita de miloj da personoj, postulante lian liberigon.
Li estis liberigita en aŭgusto post amnestio de la Prezidento, kaj povis kuniĝi kun sia familio.
Li estas denove enkarcerigita.
Lia puno je sep jaroj da malliberejo estis anstataŭigita per monpuno. Baltabay rifuzas pagi la monpunon, ĉar li estas senkulpa. Li postulas la rajton apelacii sian kondamnon. La kazaĥaj aŭtoritatoj malliberigis lin kaj kondamnis lin al nova puno je kvin monatoj da malliberejo.
Fakte, laŭ la kazaĥaj aŭtoritatoj, la vera krimo de Baltabay estas la defendo de la laboristaj rajtoj. Ili esperas, ke la internacia sindikata movado forgesis lin.
Montru al ili, ke ili malpravas. Sendu mesaĝon al la kazaĥaj aŭtoritatoj, postulante de ili, ke ili forlasu tuj ĉiujn akuzojn, kiuj celas lin, liberigu lin, restarigu liajn rajtojn, kaj nuligu lian malpermeson plenumi publikajn aktivecojn, inkluzive de siaj sindikataj aktivecoj.