29/02/2020
Unua renkontiĝo okazis ĉi-ĵaŭde 27an de februaro, kaj dua komenciĝis pasintan vendredon inter reprezentantoj de la kanada registaro kaj heredaj ĉefoj de la Wet’suwet’en norde de Brita Kolombio. La celo de tiu renkontiĝo estas trovi solvon en la konflikto pri la trapasado de gasodukto, kio kaŭzas la blokadon de trajnoj en preskaŭ tuta Kanado de antaŭ tri semajnoj.
Tri semajnoj estis necesaj, por ke reprezentantoj de la kanada registaro kaj kelkaj heredaj ĉefoj Wet’suwet’en povu finfine komenci dialogon sur la lokoj mem, kie komenciĝis la krizo. Blokado de trajnoj, subtenaj manifestacioj de aliaj popoloj de la Unuaj Nacioj kaj barikadoj fakte okazis en multaj lokoj de la lando.
Post multaj hezitoj, la kanada polico akceptis forlasi la teritorion, kie komenciĝis la konstruado de la gasodukto en januaro. La konstruejo ankaŭ ĉesigis siajn aktivecojn por daŭro de almenaŭ du tagoj. La heredaj ĉefoj de la nacio Wet’suwet’en petas de Kanado disponon de pli da potenco por administracii sian teritorion.
La blokadoj daŭras
Eĉ se la registaro ŝajnas preta intertraktadi, tiaj postuloj ne povas trovi solvon en kelkaj tagoj. Des pli, ke kelkaj personoj en la komunumo favoras al la trapasado de la gasodukto, kiu povus gajnigi gravajn sumojn.
Samtempe, la blokado de pluraj fervojoj daŭras. En Kebekio, la ministro de la Laboro komprenigis, ke la situacio fariĝas kriza. Segejoj devis interrompi siajn aktivecojn, ĉar ili ne plu povas eksporti sian lignon. Kaj agrikulturistoj sin demandas, kiel ili povos varmigi siajn kokejojn kaj porkejojn, se propano plu mankas.

