Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 février 2020 3 12 /02 /février /2020 16:33
REUTERS/Lucy Nicholson

12/02/2020

Mardon, mobilizado de indiĝenoj kontraŭ projekto de gasodukto en Okcidenta Kanado pliampleksiĝis. La fervoja transporto estis ege perturbita fare de manifestacioj, kiuj vastiĝis en pluraj provincoj.

La manifestaciantoj, Indianoj kaj junaj ekologiistoj, kolektiĝis en pluraj lokoj de la lando, subtene al la praloĝantoj, kiuj luktas kontraŭ tiu projekto de gasodukto en la provinco Brita Kolumbio.

De pluraj tagoj, ili blokadas fervojojn, kio perturbas la trafikon de pasaĝeroj kaj varoj.

Heredaj ĉefoj de la Unua Nacio Wet'suwet'en kontraŭas tiun projekton, ĉar ĝi trapasas iliajn tradiciajn terojn, dum la elektitaj instancoj de tiu komunumo subtenas ĝin.

La projekto Coastal GasLink planas transporti naturan gason de norde de Brita Kolombio ĝis la marborda terminalo de la konsorcio LNG Kanado, apud Kitimat, cele al eksportado al Azio.

Tiujn lastajn tagojn, la polico malmuntis vojbarilojn, kiuj blokis la aliron al konstruejoj de la gasodukto, konforme kun ordono ricevita de la tribunalo.

Mardon en Toronto, dekoj da manifestaciantoj okupadis la buroon de la ministrino pri Indiĝenaj aferoj, Carolyn Bennett, postulante ĉesigon de la projekto de gasodukto, 670 kilometrojn longe kaj taksita ĝis 6,6 miliardoj da kanadaj dolaroj (4,5 miliardoj da eŭroj).

Opoziciantoj al la projekto blokis ankaŭ la alirejon al la Nacia Asembleo de Brita Kolumbio.

Lundon, kelkaj dekoj da manifestaciantoj estis arestitaj, dum ili provis bloki la alirejon al la haveno de Vankuvero, antaŭ ol esti liberigitaj.

La ministro pri transportoj Marc Garneau sin deklaris «maltrankviligita de la blokadoj», kiujn li kvalifis «danĝeraj» kaj «kontraŭleĝaj». «Ni esperas, ke la afero estos solvita kiel eble plej rapide, ĉar tio havas gravan efikon kontraŭ la ekonomio de la lando», li aldonis.

La kunligoj de pasaĝer-trajnoj inter Montrealo, Toronto kaj Otavo estas interrompitaj en ĉiuj direktoj de post vendredo, pro la blokado de la fervojoj fare de manifestaciantoj en Ontario, laŭ la publika societo "Via Rail Kanado".

La kanada fervoja grupo de vartransportoj "National" atentigis siaflanke pri la «baldaŭa fermado» de gravaj partoj de sia reto, se la bariloj sur siaj vojoj ne ĉesas, post la nuligo de «centoj da trajnoj» de antaŭ kvin tagoj.

10/01/2019

Saskaĉevano: kolektiĝoj subtene al la praloĝantoj de Wet'suwet'en

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/01/saskacevano-kolektigoj-subtene-al-la-pralogantaro-de-wet-suwet-en.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }