Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 février 2020 1 03 /02 /février /2020 14:05
Miriam Alster/Flash90

03/02/2020

«Jes al paco, Ne al aneksado» 

Sabaton vespere, pluraj NeRegistaraj Organizaĵoj kaj maldekstraj asocioj organizis manifestacion sur la placego Dizengoff en Tel Aviv kontraŭ la pacplano de Donald Trump, kies detaloj estis publikigitaj pasintan mardon.

Centoj da personoj partoprenis tiun manifestacion, kiu komenciĝis je la 19a horo centre de Tel-Avivo.

La partoprenintoj portis multajn afiŝtabulojn kaj flagrubandojn, sur kiuj estis legeble en la hebrea kaj araba lingvoj: «Ne faru denove rasapartigon», «alia maniero fari pacon ekzistas», «Jes al paco, Ne al aneksado», mokbildojn de Trump, kaj multajn palestinajn kaj israelajn flagojn.  

Post-tagmeze, ankaŭ centoj da israelaj araboj manifestaciis kontraŭ la pacplano, alvokante al «batalo» kontraŭ ĝi, en la araba vilaĝo Baka al-Garbij.     

La manifestaciantoj, venintaj de la komunumoj de la «triangulo» norde de la lando, kaj ankaŭ de Negevo, skandis: «la koruptado ne decidos pri la sorto de la civiluloj» aŭ «ni foroferos niajn vivojn por Palestino kaj la moskeo Al-Aksa».

Por la Palestinanoj, la pacplano antaŭvidas Ŝtaton submetitan al kondiĉoj, aneksadon de la instalaĵoj en Cisjordanio, kaj neniigas la rajton al reveno de la palestinaj rifuĝintoj.    

Laŭ la plano, la Palestinanoj ŝajne rajtas havi Ŝtaton, sed tiu rajto estas submetita al kondiĉoj. Ili devas agnoski Israelon kiel «Judan Ŝtaton», forpuŝi ĉiujn formojn de terorismo, kaj plifortigi siajn instituciojn.

29/01/2020

Usona pacplano por Proksima Oriento: «skandala plano, kiu legitimas la koloniadon», juĝas palestina diplomato

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/01/usona-pacplano-por-proksima-oriento-skandala-plano-kiu-legitimas-la-koloniadon-jugas-palestina-diplomato.html

Muhannad Maswadi, taskita pri misio ĉe la "Misio-Palestino en Francio", denuncis en la radiostacio "franceinfo" «planon, kiu respektas neniun regulon de la internacia juro».

«Tio estas skandala plano, kiu legitimas la koloniadon», denuncis ĉi-merkredon Muhannad Maswadi, taskita pri misio ĉe la "Misio-Palestino en Francio", post la prezentado mardon de la plano pri paco por Proksima Oriento, fare de Donald Trump.            

La usona prezidento prezentis «duŝtatan» solvon, en kiu li konsentas al Israelo multajn garantiojn, inter kiuj la suverenecon sur la Jordana valo. Li ankaŭ agnoskas Jerusalemon kiel «nedivideblan ĉefurbon» de la hebrea Ŝtato.

 

«Plano ellaborita foreste de la Palestinanoj»  

«Ni estas absolute konsternitaj pro tiu deklaracio, kaj tiu farso estas malbonkvalita. Tiu plano respektas neniun regulon de la internacia juro, en perfekta malobservado de ĉiuj rezolucioj de Unuiĝintaj Nacioj», protestis Muhannad Maswadi. «Temas pri neniigo de la palestina demando».

«Mi ne aŭdis la reagon de Eŭropo kaj de la internacia komunumo pri tiu skandala plano. Ni forpuŝis ĝin ekde la komenco. Tiu plano estis ellaborita foreste de la Palestinanoj, kiuj ne estis invititaj dum la du jaroj da intertraktado inter Israelanoj kaj Usonanoj. Kiamaniere la Palestinanoj povus akcepti tiun planon, de kio ili estis tute ekskluditaj?», li precizigis.  

«Ni defendis la pacon dum la 24 jaroj da rektaj intertraktadoj kun Israelo. Ni volis planon, kiu enkalkulas minimumon de la naciaj rajtoj de la Palestinanoj, kaj unuarange la rajton al memdetermino», li aldonis.

«Kio estas Palestino hodiaŭ, sciante ke ni perdos de 30% ĝis 40% el Cisjordanio, kaj Jordanan valon», kaj ke Jerusalemo ne estas agnoskita kiel ĉefurbo de Palestino?, sin demandis Muhannad Maswadi.

https://www.francetvinfo.fr/monde/usa/presidentielle/donald-trump/plan-de-paix-americain-pour-le-proche-orient-un-plan-scandaleux-qui-legitime-la-colonisation-juge-un-diplomate-palestinien_3803991.html

https://www.youtube.com/watch?v=hQXtLzrXwQk&feature=emb_logo

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }